Tibor Kobulej

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Kobulej
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de marto 1921(nun 1921-03-20)
en Ĉeĥoslovakio Mukačevo (Ĉeĥoslovakio)
Morto la 3-an de majo 1997
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Cinkota
Lingvoj hungara
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioHungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto • parazitologo
vdr

Tibor Kobulej, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kobulej Tibor estis hungara bestokuracisto, parazitologo, altlerneja instruisto.

Tibor Kobulej[1] naskiĝis la 20-an de marto 1921 en Mukačevo (Ĉeĥoslovakio, nuntempe Mukaĉeve en Ukrainio), li mortis la 3-an de majo 1997 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Kobulej apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li akiris bestokuracistan diplomon en veterinara fakultato de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1944, post 3 jaroj li doktoriĝis en veterinara fakultato de Agrikultura Universitato. Intertempe en 1946 li estis privata bestokuracisto, poste li revenis al la fakultato (baldaŭ sendependa universitato), kie li estis lektoro (1948–1952), docento (1952–1966), katedrestro (1966–1982), profesoro (1968–1982). Li kandidatiĝis en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Liaj parazitologiaj rezultoj malfermis rektan vojon al la internacia agnosko. Li ricevis memormedalon en 1980.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Parazitológia állat-egészségügyi technikumok számára (mezlerneja lernolibro, kunaŭtoro, 1953; 4-a eldono: 1957)
  • Kérődzők trichostrongylidosisainak leküzdése újabb ismereteink tükrében (1969)
  • Parazitológia (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1972)
  • Parasitology in Hungary (1981)
  • A kutya és a macska egészségvédelme (libro, kunaŭtoro, 1987)
  • A zoonózisok járványtana (redaktaĵo, 1993)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.