Brian Urquhart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brian Urquhart
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1919 (1919-02-28)
en Bridport
Morto 2-an de januaro 2021 (2021-01-02) (101-jaraĝa)
en Tyringham
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Christ Church CollegeWestminster School vd
Familio
Patro Murray McNeel Caird Urquhart vd
Patrino Bertha Rendall vd
Profesio
Okupo diplomatoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Brian Urquhart (n. la 28-an de februaro 1919 - m. la 2-an de januaro 2021[1]) estis brita diplomato[2]. Li estis grava en la fondo de la Unuiĝintaj Nacioj. Li estis i.a. asista Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj de 1971 ĝis 1985.

Unuiĝintaj Nacioj[redakti | redakti fonton]

En 1945, Urquhart estis inkluzivita en la brita diplomatia delegacio por la fondo de la Unuiĝintaj Nacioj. Li tiam aliĝis al UN. Post kiam Dag Hammarskjold ekoficis kiel ĝenerala sekretario de UN en 1953, Urquhart ricevis gravan rolon kiel konsilisto.

Post la eksplodo de la Sueza krizo en 1956, li ricevis gvidan rolon en la formado de la unua pacprotektaj trupoj de UN, kiuj celis teni israelajn kaj egiptajn fortojn dise en la regiono de Sinajo. Urquhart elpensis la ideon de bluaj kaskoj kiel distingilo por la pacistoj de UN.

En la 1960-aj jaroj li estis en Kongo por la UN, kie li estis kidnapita kaj torturita. Poste, kiel asista ĝenerala sekretario de UN, li respondecis pri kelkaj pacoperacioj.

Honoraj premioj[redakti | redakti fonton]

Urquhart ricevis interalie la Ordenon de la Brita Imperio kaj en 1984 li ankaŭ ricevis la Four Freedoms Award..

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1991 li ricevis la honoran Premion Zamenhof.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Urquhart verkis multajn librojn, precipe post sia emeritiĝo. Ekzemple, kune kun Erskine B. Childers, li priskribis kiel UN povus esti pli efika.

  • Hammarskjöld, biografio, 1972
  • A Life in Peace and War, auxtobiografio, 1987
  • Decolonization and World Peace, 1989
  • A World in Need of Leadership: Tomorrow's United Nations, 1990
  • Towards a More Effective United Nations, 1991
  • Renewing the United Nations System, kun Erskine B Childers, Dag Hammarskjöld Foundation, 1994
  • A World in Need of Leadership: Tomorrow's United Nations, kun Erskine B Childers, Ford Foundation, New York, 1996.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Brian Urquhart, Troubleshooter for the U.N., Dies at 101, nytimes.com, la 3-an de januaro 2021
  2. (en) Interview with former UN official Brian Urquhart (Part 1)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Premion Zamenhof.