István Gergely (ĝardenisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Gergely
Persona informo
Naskonomo Gergely István János
Naskiĝo la  3-an de januaro 1877(nun 1877-01-03)
en Hungario Lice (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 22-an de marto 1960
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo ĝardenistoinstruisto
vdr

István Gergely [iŝtvAn gergej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gergely István estis hungara ĝardenisto, instruisto.

István Gergely[1] naskiĝis la 3-an de januaro 1877 en Lice (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Licince en Slovakio), li mortis la 22-an de marto 1960 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Gergely frue orfiĝis, lia onklo edukis lin. Li maturiĝis en mezlernejo, poste li eklaboris en plantejo de arboj, poste en similaj laborlokoj. Helpe de stipendio li frekventis hortikulturan edukejon inter 1897—1900, poste li soldatiĝis 3 jarojn. En 1903 li iris al Transilvanio, kie li okupiĝis pri disvastiĝo de novaj fruktoarboj. Iom poste li ankaŭ instruis en hortikultura lernejo. Li zorgis ankaŭ pri fruktosekigadoj kaj aliaj prilaboroj de fruktoj. En 1921 pro la komenciĝanta rumana dominado li venis al restanta Hungario kaj li havis postenon en Ministerio pri agrikulturo (Hungario) ĝis 1938. Li estis respondeculo pri fruktoarboj, sed li ofte ankaŭ instruis en faklernejoj. En 1932 li ricevis la titolon ekonomia konsilisto. Li pensiuliĝis en 1939. Li estis kolektanto de papilioj. Li edziĝis en 1903.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Gyümölcsfajtaismeret (1928)
  • A szilva feldolgozása (1930)
  • A boszniai aszalóépítése és a szilvaaszalás (1937)
  • Lássunk tisztán a paprikakérdésben. Mit hozott a paprikarendelet a termelőknek, a kikészítőknek, a malmoknak, a kereskedőknek és az exportőröknek? (1937)
  • A szilvalekvár házi készítése (1939)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.