Scatman Crothers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Scatman Crothers
Persona informo
Naskonomo Benjamin Sherman Crothers
Naskiĝo 23-an de majo 1910 (1910-05-23)
en Indianio
Morto 22-an de novembro 1986 (1986-11-22) (76-jaraĝa)
en Van Nuys
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Alia nomo Scatman Crothers vd
Okupo aktorokomponistokantisto • ĵazmuzikisto • dublaktoro • filmaktoro • televida aktoro • voĉaktoro • dancisto vd
Laborkampo muzikofilmotelevidoradiofonioradiokomunikado vd
Aktiva dum 1932– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Benjamin Sherman CROTHERS (23a de Majo. 1910 – 22a de Novembro, 1986),[1] konata profesie kiel Scatman Crothers, estis usona aktoro kaj muzikisto. Li ludis la rolojn de Louie the Garbage Man en la televidserio Chico and the Man kaj de Dick Hallorann en la fama filmo de Stanley Kubrick nome The Shining (1980). Li estis ankaŭ fekunda voĉaktoro kiu havigis la voĉojn de Meadowlark Lemon en la animacia televidserio Harlem Globetrotters, de Jazz the Autobot en la televidserio The Transformers kaj en la animacia filmo The Transformers: The Movie (1986), de la titoliga rolulo en Hong Kong Phooey, kaj de Scat Cat en la animacia filmo The Aristocats (1970).

Li ekkarieris kiel muzikisto de gitaro kaj drumoj en Ohio. Poste li ludis en Los Angeles, Las Vegas, kaj Novjorko. Li partoprenis en turneoj de organizaĵo United Service Organizations subtene de la usona armeo kaj la bonfarto de soldatoj per distrado kun Bob Hope.[2]

En kino li ekkarieris per roloj en muzikaloj Hello Dolly! (1969) kaj The Great White Hope (1970) antaŭ paropreni en la jam menciitaj filmoj. Li estis la unua nigrulo kiu aperis regule en televido de Los Angeles kiam li aliĝis al Dixie Showboat.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eagle, Bob; LeBlanc, Eric S. (2013). Blues - A Regional Experience. Santa Barbara: Praeger Publishers. p. 136. ISBN 978-0313344237.
  2. Louis, Henry; Brooks Higginbotham, Evelyn (2009). Harlem Renaissance Lives from the African American National Biography. Oxford University Press. p. 133. ISBN 978-0-19-538795-7. Alirita la 11an de Marto 2021.
  3. Cohen, Jerry (23a de Novembro 1986). "Versatile Entertainer, 76, Began Long Career in Speak-Easy at 14: Singer-Actor Scatman Crothers Dies of Cancer". Los Angeles Times. Arkivita el la originalo en 18a de Aprilo 2019. Alirita la 11an de Marto 2021.