Sanĵuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanĵuro
filmo
Originala titolo 椿三十郎
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1962, 1 jan. 1962, 7 maj. 1963
Ĝenro milita filmo, filma dramo
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Produktisto(j) Ryūzō Kikushima
Scenaro Hideo Oguni • Kurosawa Akira
Filmita en Japanio
Muziko de Masaru Sato
Rolantoj Mifune Toshiro • Tatsuya Nakadai • Reiko Dan • Shimura Takashi • Yūzō Kayama • Takako Irie • Kamatari Fujiwara • Masao Shimizu • Yūnosuke Itō • Keiju Kobayashi • Akira Kubo • Hiroshi Tachikawa
Produktinta firmao Toho
IMDb
vdr

SanĵuroSanjuro (椿三十郎 Tsubaki Sanjūrō?) estas blankanigra japana jidaigeki filmo de 1962 reĝisorita de Akira Kurosawa en kiu stelulas Toshiro Mifune. Ĝi estas sekvaĵo de la filmo de Kurosawa de 1961 nome Joĝimbo.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En Japanio en la Epoko de Edo naŭ junaj samurajoj decidas fronti la korupton kiu ĝenegas ilian klanon. Atinginte la apogon de la policesstro Kikui, ili pretas por la agado sed suferas embuskon de la koruptaj malamikoj. Ilia naivo kaj sendefendo faras ke ili akiras la simpation de vagulo (Toshiro Mifune), kiu savas ilin el la atakantoj.

La samurajoj intencas liberigi la ĉambelanon de la klanon kaj lian familion kiuj estis kaptitaj pro ilia kulpo. La grupeto sukcesas liberigi la edzinon kaj la filinon de la ĉambelano kiuj estis kaptitaj hejme. Kiam la edzino de la ĉambelano demandas lian nomon al la vaganta samurajo, li rigardas ĉirkaŭe, vidas kameliojn, responde "Cubaki Sanĵuro", nome pseŭdonimo kiu signifas "kamelion" kaj "tridek-iom" kio ridigas la grupon.

Post divesaj aventuroj kaj malsukcesoj, Sanĵuro, decidas enfiltriĝi en teritorio de malamikoj por serĉi la enprizonigitan ĉambelanon. Sed la la senpacienco de la kunuloj devigas lin improvizi por savi la tagon. Sanĵuro suncesas liberigi la ĉambelanon la sennoma vagulo kaj la korupta oficialo Muroto Hanbei (Tatsuya Nakadai) luktas por la honoro de ambaŭ.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine adaptaĵo de romano de Shūgorō Yamamoto nome Hibi Heian, la scenaro estis modifita pro la sukceso de la filmo de Kurosawa de 1961 Joĝimbo por aligi la ĉefan rolulon de tiu filmo.

Sanĵuro estis la unua el tri filmoj de Kurosawa adaptitaj el verkoj de la verkisto Shūgorō Yamamoto (la aliaj estos Ruĝbarbulo kaj Dodeskaden). Ĝi estas pli malpeza en tono kaj pli proksima al konvencia historia filmo ol Joĝimbo, kvankam ties historio de povolukto ene de samuraja klano estas portretita per fortaj komediaj nuancoj. La filmo premieris en la 1a de Januaro, 1962, tuj surpasante la biletvendan sukceson de Jojimbo kaj atingante pozitivajn rezencojn.[2][3][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sanjuro. Encyclopædia Britannica. Alirita 3a de Marto 2021.
  2. Galbraith, paĝoj 324–329
  3. Yoshimoto, paĝoj 293–296
  4. Richie 1999, paĝoj 156–162

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]