Madadajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madadajo
filmo
Originala titolo まあだだよ
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1993, 7 apr. 1994
Ĝenro filma dramo, komedia dramo
Kameraado Takao Saito
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Scenaro Kurosawa Akira
Loko de rakonto Tokio
Muziko de Shin'ichirō Ikebe
Rolantoj Akira Terao • Kyōko Kagawa • Hisashi Igawa • George Tokoro • Noriko Honma • Takeshi Kusaka • Hidetaka Yoshioka • Mitsuru Hirata • Tetsu Watanabe • Tatsuo Matsumura
IMDb
vdr

MadadajoMadadayo (まあだだよ, Mādadayo, "Ankoraŭ ne") estas japana komedi-drama filmo de 1993. Ĝi estas la 30a kaj fina filmo finkompletigita de Akira Kurosawa. Ĝi estis prezentita ekster konkurenco en la Festivalo de Cannes de 1993.[1] La filmo estis elektita kiel japana reprezento por la Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo en la 66a okazo de la Oskar-premioj, sed ĝi ne estis akceptita kiel nomumita.[2][3]

Bazita sur membiografiaj eseoj de Hyakken Uchida, la filmo sekvas la vivon de japana profesoro de la germana antaŭ la Dua Mondmilito kaj transe. La rakonto centriĝas en ĉiujaraj datrevenaj celebroj kun siaj iamaj studentoj, dum kiuj la protagonisto deklaras sian malpretecon morti jam — temo kiu estis pli kaj pli grava por la 81-jara filmisto. Filmado komenciĝis en Februaro 1992 kaj finiĝis fine de Septembro. Ties publikigo en la 7a de Aprilo, 1993, okazigis eĉ pli seniluziigan reagon ol la publikigo de liaj du antaŭan verkoj.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Festival de Cannes: Madadayo". festival-cannes.com. Alirita en 2009-08-25.
  2. Margaret Herrick Library, Academy of Motion Picture Arts and Sciences
  3. Frook, John Evan (30a de Novembro 1993). "Acad inks Cates, unveils foreign-language entries".[rompita ligilo] Variety. Alirita en 25a de Aŭgusto 2008.
  4. Galbraith, paĝoj 622–627

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]