Jalapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jalapo

Biologia klasado
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Konvolvulacoj Convolvulaceae
Genro: Ipomeo Ipomoea
Specio: I. purga
Ipomoea purga
(Wender.) Hayne
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Jalapo,[1] Ipomoea purga, estas specio de florplanto en la familio konvolvulacoj (Convolvulaceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ipomoea purga estas priskribita kiel grimpoplanto, kiu povas atingi altojn de 3,7m (12 futoj). Ĝi havas korformajn foliojn kaj purpurajn trumpetsimilajn florojn. Kiam freŝa, ĝia radiko estas nigra ekstere, blanka kaj lakteca interne, kaj varias laŭ grando laŭ sia aĝo[2] Ĝi malfacilas iomete rompiĝi, sed se dispecigita kun kremo de tartaro, lakta sukero aŭ aliaj malmolaj saloj, la pulvorigo multe pli facilas, kaj la pulvoro fariĝas multe pli fajna. [2] Kiam pulvorigita por ingestado ĝia koloro estas palgrizeca bruno. [2] Ipomoea purga estas indiĝena de Meksiko kaj ĝi estas naturigita en aliaj partoj de la neotropikoj.[3]

La nombro de kromosomoj estas 2n = 30.[4]

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ipomoea purga estis malkovrita de hispanaj konkerintoj dum ekloĝado inter meksikaj indiĝenaj homoj.[5] Ĝi estis enkondukita en Eŭropon en 1565 kiel kuracherbo[5] uzita por trakti aron de malsanoj ĝis la 19-a jarcento ĝis kiam pli bonaj kuracaj ebloj estis malkovritaj.[5]

Medicinaj uzoj[redakti | redakti fonton]

La radiko enhavas konvolvulinon, kiu estas potenca laksigilo. Ĝi estas uzata por preventi lakson, sed grandaj kvantoj estigas vomadon.[5] Se oni aplikas ĝin al vundo, oni dire, ĝi induktas purigon.[2]

Kemia konsisto[redakti | redakti fonton]

Jalapa radikrezino povas esti dissolvita en aŭ alkoholodietila etero. La rezino nesolvebla en etero estas senodora dum la rezino nesolvebla en alkoholo havas odoron kaj estas tipe bruneca koloro. La konvolvulinola acido (C28H52O14) produktita en Ipomoea purga povas esti malkomponita en sukeran molekulon (C6H12O6) kaj formon de kristaligita konvolvulinola acido (C16H30O3) kiam diluita.[2]

Sinonimoj[redakti | redakti fonton]

Bazionimo
  • Convolvulus purga Wender., Pharmac. Centralb. 1:457. 1830.
Homotipo
  • Exogonium purga (Wender.) Benth., Pl. Hartw. 46. 1840.
Heterotipa
  • Convolvulus officinalis Pelletan, J. Chim. Méd. t. 1. 1834.
  • Ipomoea jalapa Nutt. & Cox, Journ. Am. Med. Sci. 5: 305. 1830, nom illeg. non Pursh (1813).
  • Ipomoea jalapa Schiede & Deppe ex G. Don, Gen. Hist. 4: 271. 1838.
  • Ipomoea schiedeana Zucc., Flora vol. 14, 802. 1831.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ NPIV
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Jalapa (U. S. P.)-Jalap. Alirita Dec 2a, 2013.
  3. Jalapo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita
  4. Ipomoea purga ĉe Tropicos.org. En: IPCN Chromosome Reports. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Chevallier, Andrew. (1996) The encyclopedia of medicinal plants. ISBN 0-7894-1067-2.
  6. Species:Ipomoea purga

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Taksonaj identigiloj[redakti | redakti fonton]

Ipomoea purga
  • Wikidata: Q1123117
  • Wikispecies: Ipomoea purga
  • EoL: 483845
  • EPPO: IPOPU
  • GBIF: 2928628
  • GRIN: 20213
  • iNaturalist: 277789
  • IPNI: 1127837-2
  • IRMNG: 10691374
  • ITIS: 506014
  • NCBI: 264534
  • Plant List: tro-8500060
  • PLANTS: IPPU6
  • POWO: urn:lsid:ipni.org:names:269627-1
  • Tropicos: 8500060
  • WFO: wfo-0001296675
Convolvulus purga
  • Wikidata: Q38634881
  • GBIF: 3679602
  • GRIN: 11315
  • IPNI: 305544-2
  • POWO: urn:lsid:ipni.org:names:305544-2
  • Tropicos: 8500837
  • WFO: wfo-0001297346
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ipomoea purga en la angla Vikipedio.