Sebastiane
Sebastiane | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Sebastiane |
Originala lingvo | latina lingvo |
Kina aperdato | decembro 1976, 16 okt. 2008 |
Ĝenro | drama filmo, samseksemeca filmo, historia fikcio |
Reĝisoro(j) | Derek Jarman |
Scenaro | Derek Jarman |
Filmita en | Anglio |
Loko de rakonto | Roma regno |
Muziko de | Brian Eno |
Rolantoj | Leonardo Treviglio • Lindsay Kemp • Barney James • Richard Warwick |
IMDb | |
Sebastiane estas latin-lingva brita historia filmo de 1976, reĝisorita de Derek Jarman kaj Paul Humfress kaj verkita de Jarman, Humfress kaj James Whaley. Ĝi rakontas la okazaĵojn de la vivo de Sankta Sebastiano, inklude lian ikonan martirecon per sagopafado. La filmo, kiu celas publikon pere de gejerotiko, estis polemika kaj pro tiu erotismo por samseksemuloj en la rilatoj inter soldatoj kaj prf la dialogo tute en Latino.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]Sebastiano estas soldato de la persona gvardio de la imperiestro Diokleciano, kiu estas ekzilita pro defendo al seksperfortita junulo. Kvankam oni prezentas lin kiel prakristano (3-a jc), li fakte estas adoranto de Apolono kaj klopodas konvinki siajn kompanojn al tio kaj al pacismo. La komandanto, obseda je li, klopodas perforti lin kaj finifne ordonas lian ekzekuton, ĉar li malakceptis defendi per armiloj la interesojn de la Romia Imperio.
Geaktoroj kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Barney James kiel Severus
- Neil Kennedy kiel Maximus
- Leonardo Treviglio kiel Sebastian
- Richard Warwick kiel Justin
- Donald Dunham kiel Claudius
- Daevid Finbar kiel Julian
- Ken Hicks kiel Adrian
- Lindsay Kemp kiel Dancisto
- Steffano Massari kiel Marius
- Janusz Romanov kiel Antonio
- Gerald Incandela kiel Leopardulo
- Robert Medley kiel imperiestro Diokleciano
Inter la gastoj de la imperiestro estas elstaruloj kiel Peter Hinwood, Nell Campbell, kaj Patricia Quinn (ĉiuj el Rocky Horror Picture Show), Jordan, Philip Sayer, Charlotte Barnes, Nicholas de Jongh, Duggie Fields, Christopher Hobbs, Andrew Logan, kaj Johnny Rozsa.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Sebastiane en Interreta filma datumbazo (angle)
- Jim's Reviews: Jarman's Sebastiane Arkivigite je 2014-04-08 per la retarkivo Wayback Machine