Ĉefministro de Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefministro de Sovetunio
emblemo
pozicio
ĉefministro
Komenco 30-a de decembro 1922 vd
Fino 25-a de decembro 1991 vd
Lando(j) Sovetunio vd
vdr

La Ĉefministro de Sovetunio (en rusa: Глава Правительства СССР) estis registarestro de Sovetunio. Tiu posteno havis kvar diferencajn nomojn tra ties ekzistado: Prezidanto de la Konsilio de Popolaj Komisaroj (1923–1946), Prezidanto de la Konsilio de Ministroj (1946–1991), Ĉefministro de Sovetunio (Januaro - Aŭgusto 1991) kaj Prezidanto de la Komitato pri Operacia Administrado de la Soveta Ekonomio (Aŭgusto - Decembro 1991). Longe antaŭ 1991 plej el la ne-sovetaj fontoj referencis al la posteno kiel "Premier" aŭ "Ĉefministro."

Dekdu individuoj okupis la postenon. El tiuj du mortis en posteno pro naturaj kaŭzoj (Vladimir Lenin kaj Josif Stalin), tri rezignis - Aleksej Kosigin, Nikolai Tiĥonov kaj Ivan Silajev - kaj tri estis samtempe partiestroj kaj registarestroj (Lenin, Stalin kaj Nikita Ĥruŝĉev). Ivan Silajev pasigis la plej mallongan tempon en posteno kun 119 tagoj. Kun pli ol 16 jaroj, Kosigin pasigis la plej longan tempon en posteno.

Postenuloj[redakti | redakti fonton]

  • Vladimir Lenin (1870–1924) en posteno el 6a de Julio 1923 ĝis 21a de Januaro 1924
  • Aleksei Rikov (1881–1938) en posteno el 2a de Februaro 1924 ĝis 19a de Decembro 1930
  • Vjaĉeslav Molotov (1890–1986) en posteno el 19a de Decembro 1930 ĝis 6a de Majo 1941
  • Josif Stalin (1878–1953) en posteno el 6a de Majo 1941 ĝis 5a de Marto 1953
  • Georgi Malenkov (1902–1988) en posteno el 6a de Marto 1953 ĝis 8a de Februaro 1955
  • Nikolaj Bulganin (1895–1975) en posteno el 8a de Februaro 1955 ĝis 27a de Marto 1958
  • Nikita Ĥruŝĉev (1894–1971) en posteno el 27a de Marto 1958 ĝis 15a de Oktobro 1964
  • Aleksej Kosigin (1904–1980) en posteno el 15a de Oktobro 1964 ĝis 23a de Oktobro 1980
  • Nikolaj Tiĥonov (1905–1997) en posteno el 23a de Oktobro 1980 ĝis 27a de Septembro 1985
  • Nikolaj Riĵkov (n. 1929) en posteno el 27a de Septembro 1985 ĝis 14a de Januaro 1991
  • Valentin Pavlov (1937–2003) en posteno el 14a de Januaro 1991 ĝis 28a de Aŭgusto 1991
  • Ivan Silajev (n. 1930) en posteno el 28a de Aŭgusto 1991 ĝis 25a de Decembro 1991

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bonnell, Victoria; Cooper, Ann (1994). Russia at the Barricades: Eyewitness Accounts of the August 1991 coup. M.E. Sharpe. ISBN 978-1563242717.
  • Coppa, Frank (2006). Encyclopedia of Modern Dictators: From Napoleon to the Present. Peter Lang. ISBN 978-0820450100.
  • Cull, Nicholas; Culbert, David; Welch, David (2003). Propaganda and Mass Persuasion: A Historical Encyclopedia, 1500 to the Present. ABC-CLIO. ISBN 978-1576078204.
  • Duiker, William; Spielvogel, Jackson (2006). The Essential World History. Cengage Learning. ISBN 978-0495902270.
  • Dyker, David (1992). Restructuring the Soviet economy (1st ed.). Routledge. ISBN 978-0415067614.