Leksika unuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La leksika unuo estas fundamenta unuo por la kompreno de la funkciado de la lingvo kaj la parolo. Oni suubkomprenas, ke la leksiko (respektive vortotrezoro) estas formata de vortoj, sed la termino "vorto" estas tre ofte tre malfacile difinebla koncepto (vidu koncernan artikolon). Kiam oni deziras labori sisteme kaj formale kun/pri la leksiko, estas necesa, ke ties unuoj estu klare diferencataj. Pro tio oni uzas la konceptojn leksemo kaj morfemo, uzitaj delonge fare de la lingvistoj, kaj referencas al la "vortoj aŭ vorteroj kiuj respektive havas aŭ malhavas propran signifon". Tiele, vortoj (frazpartoj) kiel prepozicioj, artikulo, kelkaj verboj, kiel "esti", iĝi" ktp., ne havas propran signifon, do ne havas leksemon kaj netaŭge povas esti konsiderataj kiel leksikaj unuoj. Male plej verboj, substantivoj, adverboj, adjektoj ktp., havas propran signifon, do havas leksemon kaj taŭge povas esti konsiderataj kiel leksikaj unuoj. Kunmetaĵo, kiel lernolibro estus unu vorto el gramatika, parola kaj skriba vidpunktoj, sed temas pri du leksemoj, do du leksikaj unuoj kiuj fariĝas unu.

Spite ties nomon, vortaroj, kiel PIV ekzemple, estas rimedoj kiuj laboras kun leksikaj unuoj, plie ol kun vortoj.