Zoltán Szilassy
Zoltán Szilassy | |
---|---|
Zoltán Szilassy | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 8-an de majo 1864 en Léva (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 5-an de februaro 1932 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto • terkultivisto • verkisto de nefikcio |
Zoltán Szilassy [silaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilassy Zoltán estis hungara agronomo, redaktoro, altlerneja instruisto, parlamenta deputito. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis szentiváni, pilisi kaj szilasi [sentivAni, piliŝi, silaŝi].
Zoltán Szilassy[1] naskiĝis la 8-an de majo 1864 en Léva (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Levice en Slovakio), li mortis la 5-an de februaro 1932 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Zoltán Szilassy akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1884. Post la diplomo li laboris en magnata bieno, inter 1885 – 1892 li estis asistanto en la akademio apud Sándor Cserháti. En 1892 li translokiĝis al Budapeŝto kaj li havis altan postenon en agronomia organizaĵo kaj li redaktis agrarajn gazetojn. Li ankaŭ studvojaĝis eksterlande. Inter 1905–1918 li estis parlamentano. Li ricevis hungaran premion en 1896, serban en 1899. Lia edzino naskis 4 filinojn inter 1896-1900.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A fű-féle takarmánynövények termesztése (1892)
- A filippopoli kiállítás és Bulgária mezőgazdasági viszonyai (1892)
- Amerikai mezőgazdaság (1897, 1898)
- Szálas takarmánynövények termesztése (kunaŭtoro, 1907, 3-a eldono en 1928)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 9-a paĝo)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 2-a punkto)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 414-a paĝo)