Zsigmond Teleki
Zsigmond Teleki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Taussig Zsigmond |
Naskiĝo | 23-an de septembro 1854 en Villány |
Morto | 20-an de aŭgusto 1910 (55-jaraĝa) en Villány |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infanoj | Sándor Teleki (vitisto), Andor Teleki (en) |
Okupo | |
Okupo | plant breeder (en) |
Zsigmond Teleki [ĵigmond], laŭ hungarlingve kutima nomordo Teleki Zsigmond estis hungara vitisto, plibonigisto pri vinberoj. Lia origina familia nomo estis Taussig ĝis 1897, lia filo estis Sándor Teleki (vitisto).
Zsigmond Taussig[1] naskiĝis la 23-an de septembro 1854 en Villány, li mortis la 20-an de aŭgusto 1910 en Villány (kelkaj biografioj mencias aliajn datenojn).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zsigmond Teleki devenis el juda familio. Li lernis en Pest (urbo) kaj Vieno, poste li estis librotenisto en banko en Vieno. Post bankroto de la banko li estis agento pri vinoj en Würzburg. Li travojaĝis tutan Eŭropon kaj propraokule vidis la filokseran danĝeron. En 1881 li hejmenvenis kaj en Pécs li komencis komercadi pri vinoj. Li ankaŭ havis vitejon, kiu ekstermiĝis. Li aĉetis konvenajn vinbergrenojn kaj komencis selekti kaj plibonigi vitojn. Post longaj eksperimentoj li kreis konvenajn specojn rezistajn kontraŭ filokseroj en diversaj grundospecoj. Lia edzino naskis 3 gefilojn, liaj filoj estis daŭrigantoj de la selektado.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- agronomia lernejo en Villány prenis la nomon Teleki Zsigmond en 1994
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo T, poste serĉu la nomon)
- [1]
- [2] Arkivigite je 2021-05-14 per la retarkivo Wayback Machine
- [3]