Erwan Ar Menga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erwan Ar Menga
Persona informo
Naskiĝo 1909
en Sant-Kouloum / Saint-Coulomb, Bretonio
Morto 1998
en Kankaven / Cancale, Bretonio
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Erwan ar Menga estas la plumnomo de la bretona kaj esperantista verkisto Joseph Auffret, naskiĝinta en loĝloko bretone nomata Sant-Kouloum, france Saint-Coulomb en 1909 kaj mortinta en la loĝloko Kankaven/Cancale en 1998, ambaŭ en la departemento Ille-et-Vilaine [ilevilen] (bretonlingve Il-ha-Gwilen) de la okcidenta regiono Bretonio en Francio.

En Esperantujo aparte konatas lia originala romano La ŝuisto de Gwidel, kiu tamen publikiĝis nur en 1986 post aperigo de la bretona kaj eĉ post la franca traduko, respektive de 1982 kaj de 1985. Tamen li antaŭe jam debutis per du pliaj esperantlingvaj romanoj. Li verkis ankaŭ en la franca kaj en franclingvaj publikaĵoj ankaŭ uzis la plumnomojn "Yves du Menga" kaj "Yves du Meinga".

Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la bretona[redakti | redakti fonton]

  • Emziskouezioù ar Werc’hez e Breizh, Kastell-Aodren, 1969;
  • Breuriezh Vreizh 1790, Natures et Bretagne, 1976;
  • Deskomp Esperanteg. Yezhadur Esperantek, kadre de la bretona lingvistika revuo Hor Yezh, 1978;
  • Kevrin ar vuhez, diskleriet d'ar re vihan, Imbourc’h, 1981, 52 p.;
  • Kadoudal e ti an tenner-dent, Barr-Heol, 1979;
  • Kanevedenn war ar vugale, Imbourc’h, 1980, 107 p.;
  • Kereour Gwidel, Imbourc’h, 1981, 64 f.;
  • Priz an daspren, Imbourc’h, 1982, 120 p.;
  • Karantez eo Doue, Imbourc’h, 1984, 72 p.;
  • Mari Strap-Latenn, Imbourc’h, 1990.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • La prezo de la elaĉetado (Priz an Daspren), Les Presses Bretonnes, Sant-Brieg/Saint-Brieuc, 1982;
  • Dio estas amo (Karantez eo Doue), Les Presses Bretonnes, Sant-Brieg, 1985;
  • La ŝuisto de Gwidel (Kereour Gwidel), Les Presses Bretonnes, Sant-Brieg, 1986. 92 p.

En la franca[redakti | redakti fonton]

  • La Ville-ès-Nonais, Alexis Presse, 1957;
  • Apparitions de la Vierge en Bretagne, Imprimeries du Centre-Bretagne, 1973;
  • La troisième voie - Ni capitalisme, ni socialisme, oui à la doctrine sociale de l'Eglise, Résiac, 1977;
  • Toutes les homélies pour l'année B, Résiac, 1978;
  • La conjuration bretonne de 1791, histoire de l'origine de la chouannerie, Editions du Thabor, 1979;
  • Le cordonnier de Guidel, conte inspiré des légendes bretonnes, 1985;
  • Dieu est l'amour, Les Presses Bretonnes, Sant-Brieg/Saint-Brieuc, 1986;
  • Les témoins de Jehovah et leur réinterprétation déformante systématisée de la parole révélée, Résiac, 1989

Vortaroj Esperanto-bretona [redakti | redakti fonton]

Krome li kunkomplis la du ĝis nun solajn vortarojn inter Esperanto kaj la bretona:

  • Geriadur esperantek-brezhonek, Erwan Ar Menga, Hor Yezh, niv. 118, 1978
  • Geriadur brezhonek-esperantek, Erwan Ar Menga, Hor Yezh, niv. 118, 1978

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]