Maria Iliescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Maria Henrietta ILIESCU, fraŭline Adlersberger (naskiĝinta la 1-an de junio 1927 en Vieno, mortinta la 21-an de januaro 2020 en Craiova) estis rumana-aŭstra romanistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Iliescu naskiĝis kiel unusola infano de la pianistino kaj ĥemiistino Sophia kaj de la filologo Richard Adlersberger; la familio posedante de 1918 la rumanian ŝtatanecon, transloĝiĝis en 1938 al Rumanio. Maria Henrietta senditis al franca internejo de monaĥinoj; ŝi ankaŭ pripensis komencon de novicado. Post la ekzameno maturiĝa ŝi studis klasikan filologion kaj mezepokan historion ĉe la Universitato de Bukareŝto. En 1949 ŝi edzigis la kunstudenton Vladimir Iliescu.

Post pasigo de la ŝtata ekzameno en 1950 ŝi iĝis asistantino de Alexandru Graur pri klasika filologio kaj hindeŭropa lingviko, profesoro kiu fare de la komunistoj ricevis en 1952 intertempan malpermeson deĵoran kaj devis maldungi parton de siaj 30 kunlaborantoj; inter ili estis ankaŭ la Iliescu-paro. La sekvajn jarojn Iliescu laboris en kampoj esploradaj ĉe la Instituto pri lingviko de la Rumana Akademio pri la gramatiko de la rumana lingvo (por tio oni aljuĝis al ŝi la Ŝtatan premion de dua klaso) kaj pri leksikografio: tie ŝi iĝis ankaŭ estrino de la sekcio pri dulingvaj vortaroj. En 1958 estis transpreninta la gvidadon de la lingvika instituto profesoro Iorgu Iordan kiu iĝis subtenanto de ŝi.

Dum la 1960-aj jaroj Iliescu kolektis dialektekzemplojn de la en tuta Rumanio disĵetite vivantaj friullingvanoj kiuj iĝis elirpunkto por disertacio ŝia. En 1972 aperis en Okcidenta Eŭropo (Mouton) ŝia doktoriĝverko Le frioulan à partir des dialectes parlés en Roumanie. La relative malfrua doktoriĝo ŝuldiĝas al decidoj politikaj. La saman jaron ŝi vokitis orda profesorino pri ĝenerala kaj romanistika lingviko je Craiova. Tie ĉi ŝi profesoris ĝis 1982.

Deĵoro en Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Politikaj kialoj kaj la profesia situacio de ŝia edzo decidigis s-inon Iliescu elmigri kun familio sia al Germanujo. Postulon pri landoforlaso ŝi deponis en 1981. Jam en aŭtuno 1983 oni invitis ŝin je gastprofesoreco al la universitato de Innsbruck. Inter 1983 kaj 2001 Iliescu profesoris ĉe la Instituto pri romanistiko en Innsbruck; la honorariprofesoreco daŭris ankoraŭ poste. Dum multaj jaroj estis asistantino ŝia Lotte Zörner.[1] Inter 1989 kaj 1999 Iliescu docentis krome ĉe la Universitato de Trento (professore associato di lingua e letteratura romena) kaj inter 1999 kaj 2012 ĉe la Universitato de Craiova kiel profesorino konsilianta. En tiu ĉi eco ŝi kunrespondis pri pli ol 20 disertacioj.

Inter 2008 kaj 2010 Maria Iliescu estis prezidantino de Société de Linguistique Romane.[2] Ŝi iĝis plurfoje honora doktorino (Bukareŝto, Innsbruck, Timișoara) kaj en 2004 premiita fare de la landa registaro de Tirolo per aljuĝo de Tiroler Landespreis für Wissenschaft.[3] Fare de la rumanoj ŝi honoritis en 2009 per la ordeno Serviciul Credincios en rango de komandoro.[4]

Graveco[redakti | redakti fonton]

Ŝia scienca fokuso kuŝis pri kompara lingvoscienco de la latinidaj lingvoj (ĉefe inter la lingvoj franca, romanĉa kaj rumana) kaj pri la vulgara latino. Pli ol tri centoj da publikigitaĵoj de Iliescu pliriĉigas la mondon de romanistiko. Iliescu neniam estis specialistino en la malbona senco sed metis la instruotaĵojn ĉiam en pli grandajn kuntekstojn interfakajn.[5] Kiel ŝia magistro Graur ŝi rifuzis publikigi tradukotajn eseojn de si en pluraj lingvoj sed intencis ĉiam produkti novajn aferojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johannes Kramer, Guntram A. Plangg (eld.): Verbum Romanicum. Festschrift für Maria Iliescu (Romanistik in Geschichte und Gegenwart; 28). Buske Verlag, Hamburg 1993, ISBN 3-87548-025-2.
  • Hans-Martin Gauger / Wolfgang Pöckl (eld.), Wege der Sprachwissenschaft, Vierundzwanzig autobiographische Berichte, Tübingen: Narr, 1992: Labor omnia vincit improbus, 118–124.
  • Draghicescu, Janeta / Gabriela Scurtu (eld.), Études romanes dédíées à Maria Iliescu, Michaela Livescu / Tudora Șandru-Mehedinți, Laudatio 7–16, Marius Sala, Prezentare, 16–18. in Analele Universității din Craiova, Seria‚ Langues et litteratures romanes, Craiova, Editura Universitaria, 1998.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nekrologo pri Zörner, kiun verkis ankaŭ Iliescu
  2. En 2007, tiam en la rolo de vicprezidantino, ŝi venigis la mondkongreson de tiu ĉi organizo je Innsbruck. Ĝenerale ŝi engaĝiĝis tre pri interŝanĝprogramoj porstudentaj kaj pioniris en Innsbruck en la kadro de la ERASMUS-stipendiperado.
  3. "Tiroler Landespreis für Wissenschaft - Preisträger 1984 bis 2014"
  4. Laŭdaj paroladoj kun detaloj pri ŝia vivo kaj parolado de la honoritino mem, Berlino, 4.11.2009
  5. Kp. karaterizo de ŝi ĉe Kramer/Plangg 1933, p.17: Sie ist für mehrere Gebiete die ausgewiesene Kennerin, aber eine Spezialistin im schlechten Sinne des Wortes ist sie nicht, denn sie versucht im Gegensatz zur tonangebenden Tendenz, die ganze Romania in den Blick zu nehmen und darüber hinaus das nicht zu vernachlässigen, was man aus anderen Fächern lernen kann.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]