Mokŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Priskribo de liberigitaj animoj je mokŝo.

Mokŝo, Moksha (en angla prononco [|ˈ|m|əʊ|k|ʃ|ə]; sanskrite मोक्ष, mokṣa), ankaŭ vimokŝa, vimukti kaj mukti,[1] estas termino en Hinduismo, Budhismo, Ĝainismo kaj Sikismo por variaj formoj de emancipiĝo, kleriĝo, liberiĝo kaj libero.[2] En siaj soteriologia kaj eskatologia sencoj, ĝi referencas al libero el saṃsāra, nome ciklo de morto kaj renasko.[3] En siaj epistemologia kaj psikologia sencoj, mokŝa estas libero el nescio: mem-realigo, mem-aktualigo kaj mem-kono.[4] Mokŝa en sia plej baza difino estas libero el renaskoj.

En Hinduaj tradicioj, mokŝo estas centra koncepto[5] kaj la ĉefa celo atingebla tra tri vojoj dum la homa vivo; tiuj tri vojoj estas dharma (virta, propra, morala vivo), artha (materia prospero, enspeza sekureco, vivrimedo), kaj kama (plezuro, sensemo, emocia plenumo).[6] Kune, tiuj kvar konceptoj estas nomataj "Puruṣārtha" en Hinduismo.[7]

En kelkaj skoloj de hindiaj religioj, mokŝo estas konsiderata ekvivalenta al kaj uzata interŝanĝe kun aliaj terminoj kiel vimokŝa, vimukti, kaivalja, apavarga, mukti, nihsreĝasa kaj nirvana.[8] Tamen, terminoj kiel mokŝa kaj nirvana diferencas kaj signifas diferencajn statojn inter variaj skoloj de Hinduismo, Budhismo kaj Ĝainismo.[9] La termino "nirvana" estas pli ofta en Budhismo,[10] dum mokŝa estas pli ofta en Hinduismo.[11]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Soka Gakkai Dictionary of Buddhism, vimoksha. Arkivita el la originalo je 22a de Februaro 2014. Alirita 17a de Februaro 2014.
  2. John Bowker, The Oxford Dictionary of World Religions, Oxford University Press, (ISBN 978-0192139658), p. 650
  3. Sharma 2000, p. 113.
  4. Vidu:
    • E. Deutsch, The self in Advaita Vedanta, en Roy Perrett (eld.), Indian philosophy: metaphysics, Volume 3, (ISBN 0-8153-3608-X), Taylor and Francis, pp 343-360;
    • T. Chatterjee (2003), Knowledge and Freedom in Indian Philosophy, (ISBN 978-0739106921), pp 89-102; cito - "Moksa means freedom"; "Moksa is founded on atmajnana, which is the knowledge of the self.";
    • Jorge Ferrer, Transpersonal knowledge, in Transpersonal Knowing: Exploring the Horizon of Consciousness (eld.: Hart et al.), (ISBN 978-0791446157), State University of New York Press, Chapter 10
  5. John Tomer (2002), Human well-being: a new approach based on overall and ordinary functionings, Review of Social Economy, 60(1), pp 23-45; citaĵo - "The ultimate aim of Hindus is self-liberation or self-realization (moksha)."
  6. Vidu:
  7. Vidu:
    • Gavin Flood (1996), The meaning and context of the Purusarthas, en Julius Lipner (Eld.) - The Fruits of Our Desiring, (ISBN 978-1896209302), pp 11-21;
    • Karl H. Potter (2002), Presuppositions of India's Philosophies, Motilal Banarsidass, (ISBN 978-8120807792), pp. 1-29
  8. The Soka Gakkai Dictionary of Buddhism: "Vimoksha [解脱]" (Skt.; Jpn. gedatsu). Vidu The Soka Gakkai Dictionary of Buddhism, vimoksha Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Vidu:
    • Loy, David (1982), Enlightenment in Buddhism and Advaita Vedanta: Are Nirvana and Moksha the Same?, International Philosophical Quarterly, 23 (1), pp 65–74;
    • T. Chatterjea (2003), Knowledge and Freedom in Indian Philosophy, (ISBN 978-0739106921), pp 89; citaĵo - "In different philosophical systems moksa appears in different names, such as apavarga, nihsreyasa, nirvana, kaivalya, mukti, etc. These concepts differ from one another in detail."
  10. Peter Harvey (2013), An Introduction to Buddhism: Teachings, History and Practices, (ISBN 978-0521859424), Cambridge University Press
  11. Knut Jacobsen, in The Continuum Companion to Hindu Studies (Editor: Jessica Frazier), (ISBN 978-0-8264-9966-0), pp 74-83

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sharma, Arvind (2000), Classical Hindu Thought: An Introduction, Oxford University Press