Anna Barochová
Anna Barochová | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de majo 1894 |
Morto | 26-an de aprilo 1975 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Aŭstrio-Hungario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Anna BAROCHOVÁ <Anĉi Nývltová> (naskiĝis la 23-an de majo 1894 - mortis la 26-an de aprilo 1975) estis ĉeĥa esperantistino, honora membrino de ĈEA.
Ŝi estis bankoficistino, kasistino de EK Prago kaj librotenistino de EAĈSR.
Ŝi lernis la Internacian Lingvon en 1921 kaj depost 1927 senĉese estis komitatanino de la Esperanto-Klubo de Prago.
Ŝi gvidis kursojn por nevidantoj, funkciis kiel gvidanto de nevidantaj esperantistoj ĉe UK-oj; ekspedadis la kluban bultenon, kiu sub la redaktado de Vítek (1953-1958) atingis internacian renomon (William Auld, Juan Régulo Pérez k.a.); sinofere zorgadis pri vojaĝantaj esperantistoj (ili nomis ŝin "nia panjo") - forpasinte ŝi postlasis ankaŭ ses dikajn memorlibrojn kun fotoj kaj enskriboj eĉ de famaj esperantistoj (ekz. de Edmond Privat, Julio Baghy, Andreo Cseh, Benczik Vilmos, Stanislav Kamaryt, Miloš Lukáš, Eŭgeno A. Bokarev, Itô Eizô, Kola Ajayi, Jerzy Uśpieński, Hans Jakob, Harry Holmes ktp.)