Sylvanus Morley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sylvanus Morley
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1883 (1883-06-07)
en Chester
Morto 2-an de septembro 1948 (1948-09-02) (65-jaraĝa)
en Santa Fe
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Harvard • Widener University
Okupo
Okupo antropologo • arkeologo • epigrafisto • historiisto
vdr

Sylvanus Griswold MORLEY (7-a de junio 1883 – 2-a de septembro 1948) estis usona arkeologo, epigrafiisto kaj studanto de la majaa kulturo, elstara pro siaj kontribuoj al la studo de tiu antaŭkolumba civilizacio faritaj komence de la 20-a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oni konas lin ĉefe pro siaj elfosaĵoj en Chichén Itzá. Li publikigis grandan kvanton de kompiloj kaj traktatoj pri la hieroglifa majaa skribo, krom librojn de diskonigo dediĉitaj al la ĝenerala publiko. Dum sia vivo, Morley estis unu de la ĉefaj arkeologoj dediĉitaj al la studado de Centrameriko; tamen, nuntempe novaj studoj tiukampe kondukis al revalorigo de liaj teorioj. Aktuale Lia plej agnoskita kaj citita kontribuo estas tiu pri la surskribaĵoj de la majaa kalendaro.

El Castillo; unu de la elstaraj konstruaĵoj de Chichén Itzá. La elfosado kaj restaŭrado de tiu majaa loko estis verko grandparte de Sylvanus Morley.

Dum la epoko en kiu li direktoris variajn projektojn subvenciitajn de la Instituto Carnegie de Washington, li kuraĝigis multajn fakulojn al la profundigo en la studo de majaoj. Ĝenerale, lia entuziasmo por tiaj studoj rezultis en kreskanta intereso, allogante la subvenciojn necesajn por la studoj kiuj produktos grandan konon pri la antikvaj majaoj.

Lia partopreno en sekretaj agadoj de spionado je la servo de Usono estis alia surpriza aspekto de lia kariero, kiun oni diskonigis nur post lia morto. Tiu spionado celis favori la interesojn de usonaj entreprenoj en la regiono, tiel kiel United Fruit Company kaj International Harvester, malprofite al la komercaj rivaloj kaj al la eblaj ideologiaj malhelpantoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Coe, Michael D. (1992): Breaking the Maya Code. Thames & Hudson, ISBN 0-500-05061-9
  • Harris, Charles H. and Louis R. Sadler (2003): Archaeologist Was a Spy: Sylvanus G. Morley and the Office of Naval Intelligence. University of New Mexico Press. ISBN 0-8263-2937-3
  • Houston, Stephen D. (1989): Reading the Past: Maya Glyphs. British Museum Publications. ISBN 0-7141-8069-6.
  • Kidder, Alfred V. (1950). Anderson, A.J.O., ed. Griswold Morley, 1883–1948. Morleyana. The School of American Research and the Museum of New Mexico.
  • Morley, Sylvanus G. (1940): «Maya Epigraphy». En: Hay, C.L. et al. The Maya and their Neighbors. pp.139–149. Appleton Century. New York.
  • Thompson, Eric S. (1963): Maya Archaeologist. University of Oklahoma Press, Norman.