Karl Georg Brandis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Georg Brandis
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1855 (1855-04-10)
en Kopenhago
Morto 28-an de julio 1931 (1931-07-28) (76-jaraĝa)
en Jena
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo bibliotekisto
vdr

Karl Georg BRANDIS (naskiĝinta la 10-an de aprilo 1855 en Kopenhago, mortinta la 18-an de julio 1931 en Jena) estis germana bibliotekisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nuna aspekto de la Turingia universitata kaj landa biblioteko en Jena, kiun Brandis iam modernigis

Karl Georg Brandis estis la filo de la protestantisma paroĥestro Christian Wilhelm Theodor Dietrich Brandis (1810–?) kaj la nepo de la kuracisto kaj apotekisto Joachim Dietrich Brandis (1762–1846). Li frekventis la gimnazion Christianeum en Altona antaŭ studo de klasika filologio kaj historio ĉe la Bonna universitato ĉe Franz Bücheler kaj Hermann Usener. Doktoriĝo estis en la 13.3.1881. Inter 1883 kaj 1890 Brandis estis princa edukisto ĉe la kortego de grandduko Karlo Aleksandro (Sachsen-Weimar-Eisenach) en Vajmaro, ekz. por Vilhelmo Ernesto. Poste li iris kiel scienca helpanto ĉe la Reĝa biblioteko je Berlino kie li nomumitis bibliotekisto en la jaro 1901-a.

En 1903 li atingis Jena por poste uli la mortintan Karl Konrad Müller en la rolo de supera bibliotekisto de la Universitato de Jena. Tiun ĉi postenon li plenumis ĝis la retiriĝo en 1926; poste ulis lin Theodor Lockemann. Ĝismorte li honorofice estris la publikan legadohalon en Jena.

Ĉe la biblioteko universitata li reformis la administradon kaj novordigitis la katalogojn. La registron pri novakiritaĵoj li mem prizorgis tiel ke li ĉiam kaj akurate konatas la libraron novan. Krome kreitis novaj specialaj katalogoj. Okaze de la 300-a datreveno universitatfonda li sukcese peris malavarajn librodonacojn de la plej gravaj germanaj eldonejoj. En 1918 transdonis la firmao Carl Zeiss al la universitatbilblioteko la privatan libraron de la ekonomiisto Gustav von Schmoller. Dum la brandis-a deĵorotempo alvenis alkonstruaĵo kaj nova deponejo. Je la komenco de la Unua mondmilito Brandis ekigis kolektadon.[1]

La honorinda societo erfurta Akademie gemeinnütziger Wissenschaften nomumis lin en 1904 ekstera membro. En la 1.4.1916 li gajnis la honoran titolon de sekreta kortegkonsilisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De aspiratione Latina quaestiones selectae. Bonn 1881 (disertaĵo)
  • Beiträge aus der Universitätsbibliothek zu Jena zur Geschichte des Reformationsjahrhunderts. Jena 1917
  • Zur Entstehung und Geschichte der Jenaer Liederhandschrift. Che: Zeitschrift für Bücherfreunde. Neue Folge, Band 21 (1929), p. 108–111

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Schmitz: Karl Georg Brandis. Ĉe: Wissenschaftliche Zeitschrift der Friedrich-Schiller Universität Jena. Gesellschafts- und sprachwissenschaftliche Reihe. Band 4 (1954/1955), p. 251–254
  • Barbara Oehme: Jenaer Professoren im Bildnis. Gemälde aus 425 Jahren Universitätsgeschichte (1548/58–1983). Jena 1983, p. 72.
  • Alexandra Habermann / Reiner Klemmt / Frauke Siefkes: Lexikon deutscher wissenschaftlicher Bibliothekare 1924–1980, Frankfurt am Main: Klostermann 2004, p. 33-34

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]