Márta Kende

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Márta Kende
Márta Kende
Márta Kende
Persona informo
Naskonomo Görög Márta
Naskiĝo 3-an de marto 1923 (1923-03-03)
en Budapeŝto
Morto 18-an de novembro 1994 (1994-11-18) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj János Kende • Júlia Kende
Okupo
Okupo filmreĝisoroteatra reĝisoro
Verkoj Q75305866
Q17491019
vdr

Márta Kende, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kende Márta estis hungara reĝisoro. Ŝia origina familia nomo estis Görög, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kende Istvánné.

Márta Görög[1][2] naskiĝis la 3-an de marto 1923 en Budapeŝto, ŝi mortis la 18-an de novembro 1994 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Márta Kende studis grafikon inter 1939-1943 en Parizo kaj Budapeŝto, en la lasta urbo ŝi akiris grafikistan diplomon. Ŝi estis vicreĝisoro ekzemple en Teatro Madách kaj Pupteatro (Budapeŝto). Ŝi estis levita reĝisoro en 1950. Ŝi eklaboris en la Hungara Televizio en 1958 kaj ŝi ofte laboris kune kun Ágnes Bálint en infanaj programoj. Ŝi pensiuliĝis en 1980, tamen ŝi restis aktiva ankoraŭ 2 jarojn. Ŝi ricevis premiojn en 1966 kaj 1979. Li edziniĝis en 1946, en la sama jaro ŝi adoptis János Kende (kameraisto), sed poste ŝi ankaŭ naskis plurfoje.

Ŝiaj filmoj, kie ŝi estis reĝisoro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Tom Sawyer (porjunulara filmo, 1959)
  • Tücsöklakodalom (pupteatra filmo, 1961)
  • Futrinka utca; Mazsola; Mazsola és Tádé (fabelserioj, 1960-aj jaroj)
  • Néma tanúk (dokumenta filmo (en festivalo premiita), 1966)
  • Aranylakodalom (dokumenta filmo, 1968)
  • Mazsola és Tádé (pupteatra filmo, 1971)
  • Magányból - Román György festőművész (portreta filmo, 1979)
  • Vitéz László vándorútja (mallonga filmo, 1980, ankaŭ scenaristo)
  • Százszorszép (pupteatra filmo, 1982)

Ŝiaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Játsszunk bábszínházat!
  • Öt történet két manóról (1984)
  • Mi újság a Futrinka utcában? (grafikisto, 2020)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]