Ágnes Bálint

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágnes Bálint
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1922 (1922-10-23)
en Adony
Morto 24-an de oktobro 2008 (2008-10-24) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristotradukisto • dramaturgo • prozisto • dramaturgo vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • prozodramo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ágnes Bálint [Agneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bálint Ágnes, laŭ la geedziĝa nomformo Németh Sándorné estis hungara verkisto, redaktoro, scenaristo, dramaturgo.

Ágnes Bálint [1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1922 en Adony, ŝi mortis la 24-an de oktobro 2008 en Vecsés.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágnes Bálint aĝis 5, kiam ŝi povis skribi kaj legi. Ŝi frekventis gimnaziojn laŭvice en Székesfehérvár kaj Budapeŝto, fine desegnan lernejon en Vieno. Ŝi aĝis 14, kiam ŝia fabela romano aperis en revuo, ekde 1941 ŝi konstante verkis fabelojn. En 1944 ŝi edziniĝis, poste ŝi naskis 2 filinojn. Ĝis 1958 ŝi laboris en oficejo, poste en Hungara Televizio. En 1986 ŝi pensiuliĝis, en 1989 ŝi vidviniĝis. Ŝi ricevis 11 premiojn inter 1957-1997, fine postmortan premion en 2016.

Ŝi alvenis al la televizio iom post la ordinara dissendo, ŝi tuj prenis la taskon krei programojn por la infanoj. Plenaj generacioj vidis ŝiajn fabelojn.

Elektitaj romanoj por infanoj, fabeloj[redakti | redakti fonton]

  • Fánni, a modern tündér (1936)
  • Az elvarázsolt egérkisasszony (1941)
  • Mi újság a Futrinka utcában? (1964) - ankaŭ televizia serio
  • Iskola a faliszekrényben (1975) - fabelo
  • Tündér a vonaton (1986) - fabelromano

Tradulitaj al aliaj lingvoj (elektitaj)[redakti | redakti fonton]

  • Wuff, der Katzenschreck, Rosinchen Robbi und Rosinchen germane
  • Grul'ko Hrozienko (slovake)
  • こぶたのレーズン (japane)

Elektitaj scenarlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Mi újság a Futrinka utcában? (1962-67)
  • Frakk, a macskák réme (1971-84)
  • Szeleburdi vakáció (1987)
  • A kék egér (1994)

Elektitaj dramaturgaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A Kiscsacsi kalandjai (1971) - verkisto: István Csukás
  • Magyar népmesék (Hungaraj fabeloj), (1977–1984)
  • Vízipók-csodapók (1982) - ankaŭ kineja filmo

Elektitaj redaktoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Komisz kölykök kalendáriuma (1968)
  • Gyermekjátékok (1972)
  • Kutyák, macskák, gyerekek (1981)
  • Kuckó (1967–1990) (1994-95, resume 272 programoj) - la unua hungara medioprotekta programo por infanoj

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memordomo en Adony ekde 2010 [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]