Teréz Bod
Teréz Bod | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1926 en Karcag |
Morto | 28-an de decembro 2000 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-5-72 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1950–1954) |
Familio | |
Edz(in)o | András Kalmár |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Teréz Bod, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bod Teréz estis hungara aktoro. Ŝia edzo estis András Kalmár.
Teréz Bod[1][2] naskiĝis la 25-an de oktobro 1926 en Karcag, ŝi mortis la 28-an de decembro 2000 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Teréz Bod estis tajpistino en sia naskiĝurbo ekde 1941. Helpe de stipendio de Nacia Teatro (Budapeŝto) ŝi ekstudis en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1950. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Szigligeti (Szolnok) en la teatra jaro 1954. Ekde 1955 ŝi apartenis al Teatro Gárdonyi Géza, sed depost fiasko de la hungara revolucio de 1956 ŝi estis forigita el la teatro pro politikaj kialoj. Ŝi translokiĝis al Budapeŝto, kie ŝi akiris komence rolon en kino (1959), poste vicaktoran statuson en 1959 en Gaja Teatro. Ŝi restis en la teatro ĝis la pensiuliĝo en 1982, poste ŝi havis filmajn rolojn. Ŝi neniam ricevis premiojn.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: La Dresado de la Megero - Kata
- Géza Gárdonyi: Annuska - Sári
- József Katona: Bánk bán - Melinda
- Ferenc Molnár: Az üvegcipő - Julcsa
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Sophie
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Kis Katalin házassága (1950)
- Ami megérthetetlen (1954)
- Vörös tinta (1959)
- Dudek horoj (filmo) (1965)
- Makra (1974)
- Mata Hari (1985)
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Rózsa Sándor (1971)
- A 78-as körzet (1982)
- Família Kft. (serio, 1991-1994)