András Kalmár
András Kalmár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de junio 1929 en Budapeŝto |
Morto | 25-an de decembro 2004 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-5-72 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1947–1951) école syndicale du cinéma (fr) (–) |
Familio | |
Edz(in)o | Teréz Bod |
Okupo | |
Okupo | reĝisoro filmreĝisoro teatra reĝisoro televida reĝisoro |
András Kalmár [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kalmár András estis hungara reĝisoro. Lia edzino estis Teréz Bod.
András Kalmár[1][2] naskiĝis la 29-an de junio 1929 en Budapeŝto, ŝi mortis la 25-an de decembro 2004 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]András Kalmár studis en teatra lernejo de Viktor Gertler en la lernojaro 1947, fine li akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1952. Liaj plej gravaj instruistoj estis Tamás Major, Gusztáv Oláh, Kálmán Nádasdy, Zoltán Várkonyi. Li komence estis reĝisoro en diversaj teatroj (Teatro Madách (1953), Teatro Szigligeti (Szolnok) (1954), Teatro Gárdonyi Géza (1955-1957), "vilaĝteatro" (1957), Nacia Teatro (Pécs) (1962). Inter 1962-1989 li estis reĝisoro de Hungara Televizio, poste li pensiuliĝis. Li ricevis ankaŭ filmajn taskojn.
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- La Komedio de Eraroj (1954)
- La Dresado de la Megero (1955)
- József Katona: Bánk bán (1956)
- Imre Kálmán: Bajadér (1959, 1962)
- Géza Gárdonyi: Annuska (1985)
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Tudni illik, hogy mi illik… (1965)
- A peleskei nótárius (1975)
- Zsarumeló (1986)
- Francia négyes (1998)
- Glamour (2000)