Parvati (valo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parvati
Historia-geografia regiono
Nakthan Vilaĝo sur la Parvati valo
Nakthan Vilaĝo sur la Parvati valo
Nakthan Vilaĝo sur la Parvati valo
valo [+]

LandoBarato
- koordinatoj31° 59′ 32″ N, 77° 28′ 54″ O (mapo)31.99235277777877.481766666667Koordinatoj: 31° 59′ 32″ N, 77° 28′ 54″ O (mapo)


Parvati (Himaĉal-Pradeŝo)
Parvati (Himaĉal-Pradeŝo)
DEC
Parvati
Parvati
Lokigo de Himaĉal-Pradeŝo en Barato

Map
Parvati
Vikimedia Komunejo:  Parvati Valley [+]
vdr

Parvati Valo troviĝas en la norda stato Himaĉal-Pradeŝo de Barato. De la kunfluejo de la Parvati rivero kun la Beas rivero, la Parvati Valo etendiĝas oriente, tra krutflanka valo de la urbo de Bhuntar, en la Kullu distrikto de Himaĉal-Pradeŝo en Norda Barato.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Rudra-Ĉevalaĉa akvofalo - la sankta kaj spirita ejo

La abrupta vala vojo grimpas pasinte de flanka valo kaj gvidanta al la vilaĝo de Malana proksime al la fama turisma punkto Kasol. De ĉi tie, la vojo pasas tra la sika kaj hindua pilgrima urbo Manikaran. Ĝi finiĝas ĉe Pulga, kie la konstruo de la Parvati Hidel Projekto, hidroelektra akvobaraĵo, superregas la pejzaĝon. De Pulga, la piedvojo grimpas al templo kaj malgranda dhaba ĉe Rudra-Nag akvofalo, ŝajne tiel nomita pro ties simileco de akva serpento. Preter Rudra-Nag akvofalo, la vojo supreniras tra dikaj pinarbaroj al la spirita ejo de Kheerganga, kie oni diras, ke Ŝivo meditis dum 3 000 jaroj. La varmaj fontoj ĉe Kheerganga estas ekstreme gravaj por hinduaj kaj sikaj pilgrimantoj tiel kiel multaj aliaj kiuj kredas, ke la akvo havas sanktajn resanigajn fortojn.

De Kheerganga al la ejo de Tunda Bhuj vilaĝo (3 285 m) la Parvati Valo tranĉas krutflankan gorĝon tra la montoj. Tie kie la altitudo pliigas, la pejzaĝo laŭpaŝe ŝanĝiĝas de dika arbaro de pinofitoj al pecoj de herbejoj disigitaj per rokegaroj. Pluraj enfluriveroj aliĝas la ĉefan Parvati Riveron kaj multenombraj akvofaloj kaskadas malsupren laŭ la krutajn valajn flankojn. Preter Tunda Bhuj, la pinofitoj daŭras ĝis la Basuki Nal enflurivero, sed boskoj de arĝenta betulo daŭre viciĝas la valon, kiu rapide fariĝas malabunda tiel kiel la altitudo pliiĝas.

Tunda Bhuj vilaĝo (3285m) havas ĉi tiun belan kaj malferman herbejon

Ĉe Thakur Kuan vilaĝo (3 560 m), la Parvati Valo renkontas la valon de Dibibokri Nal rivero kiu estas enflurivero de Parvati rivero, kiu grimpas al la Nordorienta al la Dibibokri Glaciejo kaj 'Dibibokri Piramida' montopinto (6 400 m). La areo estas karakterizita de abundaj alpaj floroj kaj rokaj elformoj glitantaj kun glimo. Pretere Thakur Kuan vilaĝo, la Parvati Valo supreniras laŭpaŝe al Pandupul vilaĝo (Pandu Pul) kie du naturaj, rokaj pontoj transiras la Parvati riveron kaj suda enflurivero. Laŭ legendo, ĉi tiuj pontoj estis kreita de la masiva forto de la Pandavaj fratoj.[1]

De Pandupul, la larĝa valo de la supra Parvati valo grimpas laŭpaŝe tra la larĝa, altaltituda herbejo de Odi Thatch al la sankta ejo de Mantalai Lago (4 100 m), kiu estas la fonto de la Parvati rivero. Daŭranta orienten de Mantalai lago, eblas transiri la Pin Parvati trapasejo (5 319 m) en la Pin Valo Nacia Parko kaj kontinue al la Mudh vilaĝo en la 'Lahul kaj Spiti' distrikto de Himaĉal-Pradeŝo.[1]

Parvati Valo havas tre pitoreskajn ekskursajn (trekajn) vojojn kiuj estas populara celloko por tornistrantoj kaj turistoj.


Bildogalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-12-21. Alirita 2021-07-15.