Mars Express

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mars Express
La instrumento ASPERA-3

Mars Express estas kosmoesplora misio sendita de la Eŭropa Kosma Agentejo (EKA, ESA). La Mars Express misio estas esploranta la planedon Marso, kaj estas la unua planedmisio klopodita de la agentejo. "Express" origine referencis al la rapideco kaj efikeco per kiu la kosmoŝipo estis desegnita kaj konstruita.[1] Tamen "Express" priskribas ankaŭ la relative mallonga interplaneda vojaĝo de la kosmoŝipo, rezulto de lanĉo kiam la orbitoj de la Tero kaj de Marso estis pli proksimaj ol tiom kiom ili estis dum ĉirkaŭ 60 000 jaroj.

Mars Express konsistas el du partoj, nome orbitilo Mars Express Orbiter kaj surterigilo Beagle 2, desegnita por plenumi esploradon pri eksobiologio kaj geokemio. Kvankam la surterigilo malsukcesis tute deplojiĝi post la surterigo sur la Marsa surfaco, la orbitilo sukcese plenumis sciencajn mezurojn ekde la komenco de 2004, nome, alt-rezolucian bildigon kaj mineralogian mapadon de la surfaco, radarsondadon de la subsurfaca strukturo sur la permafrosto, precizan determinadon de la atmosfera cirkulado kaj kompono, kaj studadon de la interagado de la atmosfero kun la interplaneda medio.

Pro la valora scienca havigo kaj la tre fleksebla misiprofilo, Mars Express ricevis kelkajn misietendojn. La plej lasta estis aprobita la 1an de Oktobro 2020 kaj daŭros ĝis la 31a de Decembro 2022.[2]

Kelkaj el la instrumentoj de la orbitilo, kiel la fotilsistemojn kaj kelkaj spektrometroj, reuzis desegnojn el la malsukcesa lanĉo de la rusa misio Mars 96 en 1996 (Eŭropaj landoj estis haviginta multon de la instrumentaro kaj financado por tiu malsukcesa misio). La desegno de Mars Express estis bazita sur la Rosetta misio de ESA, por kies disvolvigo oni elspezis konsiderindan monsumon. La sama desegno estis uzata ankaŭ por la misio Venus Express de ESA, por pliigi la fidindecon kaj malpliigi la koston kaj tempon de la disvolvigo. Pro tiaj redesegnoj kaj receligoj, la totala kosto de la projekto estis ĉirkaŭ 345 milionoj da usonaj dolaroj - malpli ol duono de la kompareblaj usonaj misioj.[3]

Alveninta en Marson en 2003, ĝi estas la dua plej longa survivanta, kontinue aktiva kosmoveturilo en orbito ĉirkaŭ alia planedo senkalkule de la Tero, post nur la ankoraŭ aktiva Mars Odyssey de 2001 de la NASA.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mars Express Frequently Asked Questions. ESA (18a de Februaro 2009). Alirita 28a de Marto 2016.
  2. Extended operations confirmed for science missions. Alirita 22a de Majo, 2021.
  3. Anonco de la Eŭropa Kosma Agentejo pri la lanĉo de Mars Express: "Mars en route for the red planet". (2004). Historic documents of 2003. Washington, DC: CQ Press. Alirita el [1] [rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]