Kojlorektuma kirurgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Areoj kie estas farata kojlorektuma kirurgio.

Kojlorektuma kirurgio, nomita ankaŭ kojloproktologio kaj proktologio, estas la fako de medicino derivata de la ĝenerala kirurgio kiu havigas diagnozon kaj kirurgan kaj nekirurgan traktadon de la malsanoj de la kojlo, rektumo kaj anuso.[1]​ Depende de la lando, ĝi estas nomita kojlorektuma kirurgiokirurgio de kojlo, rektumo kaj anuso. La gamo de la praktiko de la kojloproktologio inkludas la uzadon de ostomioj, kojloskopioj, laparoskopia kirurgio, anusmanometrio, disfunkcio de la pelvogrundo kaj fekografio, inter aliaj.

La vorto proktologio estas derivita el la grekaj vortoj πρωκτός proktos, kun la signifo "anuso" aŭ "pugo", kaj -λογία -logia, kun la signifo "scienco" aŭ "studo".

Kojlorektuma kancero estas kancero de la cekumo kun la apendico, la kojlo kaj la rektumo, do de la plejgrandparto de la dika intesto. Kanceroj de tiuj partoj de la intestaro ampleksas pli ol 95 procentaĵojn de ĉiuj kanceraj malsanoj de la intesto. En la plej multaj industrie altevoluigitaj ŝtatoj, ekzemple en Okcidenta Eŭropo kaj Nordameriko, inter kaj viroj kaj virinoj temas pri la dua plej ofta speco de kancero. Plej ofta traktado estas la kojlorektuma kirurgio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luis Santamaria (februaro, 2006) La Coloproctología, ¿Qué es y qué trata? Revista Salud. Lasta aliro la 17an de Aŭgusto 2021.