Roy Emerson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roy Emerson
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1936 (1936-11-03) (87-jaraĝa)
en Blackbutt
Loĝloko Newport Beach
Ŝtataneco Aŭstralio
Familio
Edz(in)o Joy Emerson
Infano Antony Emerson
Okupo
Okupo tenisisto
vdr

Roy Emerson - naskiĝis la  3-an de novembro 1936(nun 1936-11-03) en la urbeto Blackbutt de Kvinslando, do nun 87-jara - estas aŭstralia eksa mondfama tenisisto. Li gajnis 12 Grandŝlemajn unuopajn titolojn kaj 16 Grandŝlemajn duoblajn titolojn en la kvar pintaj tenisturniroj, nomataj Granda Ŝlemo, por entute 28 Grandŝlemaj titoloj. Roy Emerson estas la sola vira ludanto, kiu gajnis titolojn ĉe ĉiuj kvar Grandŝlemaj eventoj en ambaŭ unuopuloj kaj duobloj, kaj la unua el tri viraj ludantoj, kiu kompletigis duoblan venkon de ĉiuj turniroj de la Granda Ŝlemo en unuopaĵoj (poste sekvita de Rod Laver kaj Novak Đoković). Liaj 28 ĉefaj titoloj estas la ĉiama rekordo por vira ludanto. En 1964, 1965 kaj 1967 li tenis la pintan pozicion en la rangotabelo de la Asocio de Tenisaj Profesiuloj (ATP).

Emerson estis la unua vira ludanto se temas pri gajni 12 unuopajn titolojn en plej gravaj internaciaj turniroj. Li tenis tiun rekordon dum 30 jaroj ĝis ĝi estis preterpasita de Pete Sampras en 2000. Li ankaŭ tenis la rekordon de ses unuopaj titoloj ĝis 2019 en la Aŭstralia malferma ĉampionado kiam Novak Đoković gajnis sian sepan titolon. Emerson gajnis kvin el tiuj titoloj sinsekve (1963-67), ankaŭ rekordo. Li estas unu el la nuraj kvin tenisistoj iam gajnintaj multoblajn ŝlemojn en du fakoj.

Roy Emerson ĉe la nederlanda internacia tenisa ĉampionado de 1963 en Hilversum

Roy Emerson estis membro de la aŭstralia teamo de la Davisa Pokalo kaj okfoje gajnis la pokalon sinsekve inter 1959 kaj 1967. Male al kelkaj el liaj samtempuloj li elektis resti amatora ludanto kaj ne fariĝis profesia tenisisto dum la erao, kiam la grandaj naciaj tunirojn ankoraŭ ne estis malfermitaj por sportistoj el ĉiuj landoj.