Simon Pauli la Maljuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simon Pauli la Maljuna
(1534-1591)
"Dispositio In Partes Orationis Rhetoricae", verko eldonita en (1582) de Simon Pauli la Maljuna (1534-1591)
"Dispositio In Partes Orationis Rhetoricae", verko eldonita en (1582) de Simon Pauli la Maljuna (1534-1591)
Persona informo
Naskiĝo 28-a de oktobro 1534
en Schwerin, Germanio
Morto 17-a de julio 1591
en Rostock, Germanio
Religio luteranismo vd
Alma mater Universitato de Rostock
Universitato de Wittenberg
Familio
Infanoj Heinrich Pauli (kuracisto) vd
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Simon PAULI la Maljuna (1534-1591) estis germana teologo, humanisto, reformisto, patro de la kuracisto Heinrich Pauli (kuracisto) (1565-1610), rektoro de la Universitato de Rostock kaj avo de Simon Pauli la Juna (1603-1680), kuracisto de la danaj reĝoj Kristiano la 4-a kaj Frederiko la 3-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bildo de Simon Pauli, la Maljuna.

Simon Pauli, estis filo de la urbestro de Schwerin, Johann Pauli (m. 1578), kaj enskribiĝis en 1552 por studi teologion ĉe la Universitato de Rostock kaj en 1555 translokiĝis al Wittenberg, kie li studis kun Filipo Melanktono. En 1559 li estis nomumita katedrala predikisto en Schwerin kaj unu jaron poste li estis nomumita pastro ĉe la Preĝejo de Sankta Jakobo en Rostock kaj profesoro pri teologio en la universitato. Kune kun David Chyträus kaj Johann Kittel (1519-1590), li doktoriĝis pri teologio en 1561. Pauli estis rektoro de la Universitato de Rostock kvar fojojn (1566, 1570, 1582, 1588).

Aldone al siaj instruaj devoj, li akceptis nomumon kiel asesoro de la princa konsistorio kaj en 1571 kiel princa superintendanto de la distrikto de Rostock, tamen, li vidis siajn rajtojn reduktitaj en la princa nomumo. Post la kompromito inter la dukoj de Meklenburgo kaj la urbo Rostock dum la hereda kontrakto de Rostock la 21-an de septembro 1573, li estis nomumita la unua urba superintendanto en Rostock fare de la klerikala ministerio kaj konsilio de la urbo Rostock kaj, post la duka konfirmo, li estis nomumita al sia posteno en 1574.

Pauli estis edziĝinta dufoje, unue kun Regina Smeder (1543-1563) filino de Laurentius Smeder, poste kun Katharina Prenger, filino de Hedrik Prenger; en la dua geedziĝo naskiĝis lia filo Heinrich Pauli (1565-1610), lia nepo estis Simon Pauli la Juna (1603-1680). La geedziĝo de sia filino Elizabeto (m. 1635) kun la diakono de Rostock Johannes Corfinius la 1-a (1574-1638) donis al li alian nepon, kiu poste fariĝis la ĉefa pastro de la preĝejo de Sankta Katerino en Hamburgo, Johannes Corfinius la 2-a (1616-1664).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]