Jaro de la elefanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Jaro de la elefanto (arabe عام الفيل, ʿĀmu l-Fīl) estas la nomo en la historio de Islamo por jaro ĉirkaŭ 570. Laŭ kelkaj islamaj fontoj, estis en tiu jaro ke naskiĝis Mohamedo (arabe مُـحَـمَّـد, konsonantoj: m-ħ-m-d).[1] La nomo derivas de okazaĵo kiu laŭdire okazis en Mekko: Abraha, la kristana reganto abisena de Jemeno, kiu estis subulo de la Regno de Aksumo de Etiopio,[2][3] marŝis al Kaabo en Mekko kun granda armeo, kiu inkludis unu aŭ pliaj militelefantoj, kun la intenco detrui ĝin. Tamen, oni diras, ke la ĉefa elefanto, konata kiel 'Mahmud' (arabe مَـحْـمُـوْد, konsonantoj: m-ħ-m-d),[4] haltis antaŭ eniri en Mekkon kaj malakceptis paŝi al la urbo. Oni teoriumis, ke eble epidemio, eble okazigita de variolo, povis okazigi tiun malsukceson de invado al Mekko. Ĉiuokaze tiu jaro estis konata kiel "Jaro de la elefanto", iniciatinte tendencon al kalkulado de la jaroj en la araba duoninsulo. Tiu kalkulo estis uzita ĝis sia anstataŭo pere de la islama kalendaro en la epoko de Umar.

La arkeologiaj malkovroj en Suda Arabio sugestas, ke la Jaro de la elefanto estis eble 569 aŭ 568, ĉar la Sasanida Imperio venkis super la regantoj asociitaj al aksumanoj en Jemeno ĉirkaŭ 570.[5] Tiu jaro estas registrata ankaŭ kiel tiu de la nasko de Ammar ibn Ĝasir.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hajjah Adil, Amina, "Prophet Muhammad", ISCA, 1a de Junio, 2002, (ISBN 1-930409-11-7)
  2. "Abraha." Arkivigite je 2016-01-13 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20160113213718) Dictionary of African Christian Biographies. 2007. (laste alirite la 11an de Aprilo 2007)
  3. Walter W. Müller, "Outline of the History of Ancient Southern Arabia," en Werner Daum (eld.), Yemen: 3000 Years of Art and Civilisation in Arabia Felix. 1987. Alirita la 24an de de novembro 2018 [https://web.archive.org/web/20141010075912/http://www.yemenweb.com/info/_disc/0000002c.htm Arkivita la 10an de Oktobro 2014.
  4. ʿAbdu r-Rahmān ibn Nāsir as-Saʿdī Tafsir of Surah al Fil - The Elephant (Surah 105). Translated by Abū Rumaysah. Islamic Network. Arkivita el la originalo je 20a de decembro 2010. Alirita 15a de marto 2013. “This elephant was called Mahmud and it was sent to Abrahah from Najashi, the king of Abyssinia, particularly for this expedition.”. Arkivigite je 2010-12-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-20. Alirita 2021-10-05.
  5. William Montgomery Watt (1961). Muhammad: Prophet and Statesman, Oxford: Oxford University Press, p. 7.
  6. New Researchers on the Quran: Why and how two versions of Islam entered the history of mankind, Azmayesh, Seyed Mostafa, Mehraby Publishing House, 2015. isbn = 9780955811760 262pp.