Gizi Romvári
Gizi Romvári | |
---|---|
Gizi Romvári (dekstre) ĉ. 1970 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1938 en Békéscsaba |
Morto | 21-an de oktobro 2010 (72-jaraĝa) en Békéscsaba |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Sándor Szoboszlai |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Gizi Romvári, laŭ hungarlingve kutima nomordo Romvári Gizi estis hungara aktoro, operetkantisto, primadono, bibliotekisto. Ŝia unua edzo estis Sándor Szoboszlai.
Gizi Romvári naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1938 en Békéscsaba, ŝi mortis la 21-an de oktobro 2010 en Békéscsaba.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gizi Romvári maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi tuj aliĝis al Teatro Jókai (Békéscsaba), kie ŝi debutis en 1957. Inter 1960-1962 ŝi estis membro de Teatro Gárdonyi Géza, poste ŝi revenis al la Teatro Jókai. Pro familiaj kaŭzoj ŝi forlasis la teatron kaj estis plu kuracista helpanto en vilaĝo. Baldaŭ ŝi revenis al sia naskiĝurbo kaj ŝi estis bibliotekisto de la loka muzeo. Ŝi edziniĝis kaj divorcis trifoje, ŝi naskis unufoje filon.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare: La Dresado de la Megero - Bianca
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Mariska
- István Örkény: Tóték - Ágika
- Hervé: Mam'zelle Nitouche - Denise
- Jenő Huszka: Mária főhadnagy - titolrolo
- Ferenc Lehár:
- A mosoly országa - Mi
- Víg özvegy - Olga
- Imre Kálmán: Marica grófnő - Liza
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun fotoj Arkivigite je 2021-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto