Guatapé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guatapé
municipo de Kolombio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 121  (2023) [+]
Geografio
Geografia situo 6° 14′ N, 75° 10′ U (mapo)6.2325-75.158611111111Koordinatoj: 6° 14′ N, 75° 10′ U (mapo) [+]
Alto 1 890 m [+]
Guatapé (Kolombio)
Guatapé (Kolombio)
DEC
Guatapé
Guatapé
Situo de Guatapé

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guatapé [+]
vdr

Guatapé estas municipo en la departemento Antjokio de Kolombio. Komence de 2023 en la municipo vivis 9 121 loĝantoj sur areo de 78 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 117 loĝantoj/km². La municipo estas parto de la subregiono de Orienta Antjokio kaj situas 79 kilometrojn de Medeĝino, la ĉefurbo de la departemento. Guatapé estas limita en la nordo fare de Alejandría, San Rafael en la oriento, kaj Granado kaj El Peñol en la sudo.

La urbo estas grava vidindaĵo, precipe por vojaĝantoj de Medeĝino. El Peñón de Guatapé, granda roko, kiun vizitantoj povas grimpi, kaj la famaj murpentraĵoj nomataj zócalos kiuj ornamas plurajn konstruaĵojn allogas multajn turistojn. La ĉirkaŭaĵo estas varieca pejzaĝo el multaj duoninsuloj kaj lagaj golfetoj de akvobaraĵo, pri kio donas ioman impreson la suba vidaĵo fotita de la roko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la roko Peñón de Guatapé
la ĉirkaŭaĵo vidata de la roko