Guatapé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Guatapé
Iglesia de Guatape.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 844  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 6° 14′ N, 75° 10′ U (mapo)6.2325-75.158611111111Koordinatoj: 6° 14′ N, 75° 10′ U (mapo) [+]
Alto 1 890 m [+]
Situo de Guatapé

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Guatapé [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Guatapé estas municipo en la departemento Antjokio de Kolombio. Komence de 2021 en la municipo vivis 8 844 loĝantoj sur areo de 78 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 113 loĝantoj/km². La municipo estas parto de la subregiono de Orienta Antjokio kaj situas 79 kilometrojn de Medeĝino, la ĉefurbo de la departemento. Guatapé estas limita en la nordo fare de Alejandría, San Rafael en la oriento, kaj Granado kaj El Peñol en la sudo.

La urbo estas grava vidindaĵo, precipe por vojaĝantoj de Medeĝino. El Peñón de Guatapé, granda roko, kiun vizitantoj povas grimpi, kaj la famaj murpentraĵoj nomataj zócalos kiuj ornamas plurajn konstruaĵojn allogas multajn turistojn. La ĉirkaŭaĵo estas varieca pejzaĝo el multaj duoninsuloj kaj lagaj golfetoj de akvobaraĵo, pri kio donas ioman impreson la suba vidaĵo fotita de la roko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la roko Peñón de Guatapé
la ĉirkaŭaĵo vidata de la roko