Ruĝavostaj konuroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝavostaj konuroj

Familio de verdavangaj konuroj (Pyrrhura molinae)
Familio de verdavangaj konuroj (Pyrrhura molinae)
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Arini
Genro: Pyrrhura
Bonaparte, 1856
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ruĝavostaj konuroj (Pyrrhura) estas genro de papagoj el tribo Arini, apartenaj al netaksona grupo de konuroj. Ili renkonteblas en tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Suda kaj Centra Ameriko (Panamo kaj Kostariko). Plejparto de la specioj troveblas nur en humidaj arbaroj kaj apudaj regionoj, sed ankaŭ estas esceptoj: la konuro de Deville (Pyrrhura devillei), preferas galeriajn arbarojn, kaj la konuro de Pfrimer (Pyrrhura pfrimeri) vivas nur en aridaj regionoj. Multaj specioj de ruĝavostaj konuroj estas severe minacataj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ruĝavostaj konuroj estas mezgrandaj papagoj: depende de la specio tuta longo de la birdo varias inter 22 kaj 30 cm. Ili ĉiuj havas longajn, akrajn vostojn, plejparte verdajn aŭ verdecajn plumarojn kaj relative malvastan grizecan aŭ blankan ringon ĉirkaŭ okuloj. Ventro kaj brusto de multaj specioj estas bunta aŭ aspektas kvazaŭ skvameca, kaj oftas grizecaj, flavecaj aŭ ruĝecaj makuloj ĉirkaŭ la oreloj.

La papagoj veturas en malgrandaj, bruaj birdaroj, plej ofte okupante kanopean aŭ subkanopean nivelojn de la arbaro. Malgraŭ siaj relative laŭtaj, eĉ por papagoj, voĉoj, la birdoj emas esti kvietaj en trankvila stato, kaj aparte kiam ili sentas minacon. Pro tio kaj pro ilia verda koloro ofte malfacilas rimarki ilin en arbokronoj. Ili nestas en arbotruoj aŭ arbofendoj.

Multaj specioj de ruĝavostaj konuroj facile adaptiĝas al vivo kaj reprodukto en kaptiteco. Pro sia ĉarma aspekto, inteligenteco kaj karismo ili iĝis tre popularaj dombirdoj kaj vaste popularas en birdobredado.[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La taksonomio de multaj grupoj de ruĝavostaj konuroj, aparte de speciaj kompleksoj de la pentrita konuro (Pyrrhura picta) kaj la blankorela konuro (Pyrrhura leukotis), grave ŝanĝiĝis dum la lastaj 20 jaroj, kaj kelkaj iamaj subspecioj de ili estas nun konsiderataj apartaj specioj.

En malfrua jaro 2008 aperis propono konsideri grupon de subspecioj el komplekso de P. picta el nord-eosta Peruo (nomata "group 6" en iuj fontoj)[2] devas ankaŭ esti aparta specio P. parvifrons. Nun en jaro 2021 tiu ĉi propono ne jam estas akceptata far iuj aŭtoritataj birdosciencaj komunumoj kaj do la proponata specio ne estas en ĉi-suba listo.

Specioj[redakti | redakti fonton]


Galerio de specioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pyrrhura Conures | Beauty of Birds.
  2. Joseph, L. (2002). Geographic variation, taxonomy and distribution of some Amazonian Pyrrhura parakeets. Ornitologia Neotropical 13 (4): 337–363.