Alain de Botton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alain de Botton
Persona informo
Alain de Botton
Naskiĝo 20-an de decembro 1969 (1969-12-20) (54-jaraĝa)
en Zuriko
Religio ateismo vd
Lingvoj francaanglagermana vd
Ŝtataneco SvislandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Lernejo Harrow • Draka Lernejo • Kolegio Gonville kaj Caius • King's College vd
Familio
Patro Gilbert de Botton vd
Gefratoj Miel de Botton vd
Profesio
Okupo verkistofilozofo • eldonisto • ĵurnalisto vd
Aktiva dum 1993– vd
Verkado
Verkoj The Architecture of Happiness vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alain DE BOTTON (la 20-an de decembro 1969) estas brita verkisto, filozofo kaj eseisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

De Botton estis naskita en Zuriko, Svislando al jud-sefardaj gepatroj, kaj vivis en Anglio ekde la aĝo de ok. Li diplomiĝis kun honoroj en historio ĉe la Universitato de Kembriĝo.

Liaj unuaj tri libroj estis romanoj kiuj elstarigis la elementon de sistema analizo de la karakteroj kaj praktikecoj de ŝajne-malvarma perspektivo en provo ĉe filozofia objektiveco. Poste li verkis eseolibrojn pri filozofiaj temoj, sed plejparte en simpla lingvo destinita al la ĝenerala leganta publiko, kaj pro tio li ricevis kaj laŭdojn kaj kritikojn. En Britio kelkaj televidserioj ankaŭ estis faritaj laŭ kelkaj el liaj libroj. En siaj lastatempaj libroj li traktas sociajn kaj klasajn aferojn. De Botton skribas regule por gazetoj en Anglio. Kiel ateisto Botton kritikas kontraŭateisman ateismon [1].

En 2008, Alain de Botton estis unu el teamo de verkistoj kaj edukistoj kiuj fondis The School of Life (La Lernejon de Vivo). Tiu lernejo ofertas emocian edukadon, kaj surloke kaj surrete, temigantan precipe la temojn de Laboro kaj Rilatoj. Pri tio li atestis

La ideo estas defii tradiciajn universitatojn kaj reorganizi scion, direktante ĝin al vivo, kaj for de scio pro si mem. En modesta maniero, ĝi estas institucio, kiu provas doni al homoj tion, kion universitatoj mi pensas ĉiam donas al ili: senton de direkto kaj saĝo por iliaj vivoj helpe de kulturo.[2]

Stilo kaj ekzempleroj de lia verkaro[redakti | redakti fonton]

De Botton skribis en diversaj formatoj al miksita respondo. Pozitivaj recenzoj de liaj libroj atestas, ke li faris literaturon, filozofion kaj arton pli alireblaj por pli larĝa publiko. Negativaj recenzoj asertas, ke de Botton tendencas deklari la evidentan kaj karakterizis kelkajn el siaj libroj kiel pompaj kaj mankantaj fokuson.

Essays in love (1993), la amrakonto de du junuloj en Londono, kiuj regule devias de flankaj diskutoj pri amo, morto, filozofio kaj sekso.

How Proust Can Change Your Life (1997), la libro estas speco de gaja biografio de Marcel Proust kun pruvoj de kiel la instruo de Proust (kiel esprimite en lia bonega laboro sekvanta la perditan tempon kaj liajn leterojn) estas signifa hodiaŭ.

The Consolations of Philosophy (2000), nomita laŭ la libro 'De consolatione philosophiae' de Boecio (la nomo de la BBC televidserio bazita sur ĝi). En la libro, de Botton ekzamenas la karakteron kaj doktrinon de Sokrato, Seneko, Epikuro, Michel de Montaigne, Nietzsche kaj Schopenhauer kaj montras kiel ilia filozofio povas mildigi nian aflikton kaj angorojn, kaj kondolencas problemojn de malpopulareco, manko de mono, malbonŝanco en amo kaj ĝenerale, malelstareco, ktp.

The Art of Travel (2002), tiu libro ekzamenas la signifojn kaj motivojn malantaŭ homaj vojaĝdeziroj, ekzamenante la verkojn kaj vivojn de Joris-Karl Huysmans, Alexander von Humboldt, Wordsworth, John Ruskin, la pentristo Edward Hopper kaj aliaj.

Status Anxiety (2004), la libro diskutas preskaŭ universalan angoron, rilate al tio, kion aliaj homoj pensas pri oni kaj rilate al la sento de onia socia statuso. La eseo ekzamenas la intensan bezonon de la amo kaj aprezo de aliaj, kaj kiel ĝi formas oniajn vivojn.

The Architecture of Happiness (La Arkitekturo de Feliĉo) (2006), eseo sur la graveco de arkitekturo en homa vivo.

The Pleasures and Sorrows of Work (La Plezuroj kaj Malĝojoj de Laboro) (2009), recenzo de dek profesioj kaj laborpostenoj, inkluzive de loĝistiko, misila inĝenierado, pentrado kaj kuketomerkatado.

Religion for Atheists: A Non-Believer's Guide to the Uses of Religion (Religio por Ateistoj: Gvidilo de nekredanto al la uzoj de religio) (2012), eseo pri religiaj ceremonioj kaj kutimoj, kiuj havas psikologian kaj socian valoron eĉ por tiuj, kiuj ne kredas.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • De Botton, Alain. (1993) Essays in love. Londono: Macmillan.
    • De Botton, Alain. (1993) On love. New York: Grove Press.
Variant title in USA.
    • De Botton, Alain. [1993] (1994) Essays in love. London: Picador.
    • De Botton, Alain. (2006) Essays in love. London: Picador.
    • De Botton, Alain. [2006] (2015) Essays in love. London: Picador.
  • The Romantic Movement (1994)
  • Kiss and Tell (1995)
  • How Proust Can Change Your Life (1997)
  • The Consolations of Philosophy (2000)
  • The Art of Travel (2002)
  • Status Anxiety (2004)
  • The Architecture of Happiness (2006)
  • The Pleasures and Sorrows of Work (2009)
  • A Week at the Airport (2009)
  • Religion for Atheists: A Non-Believer's Guide to the Uses of Religion (2012)
  • How to Think More About Sex (2012)
  • (2013) Art as therapy. London: Phaidon Press.
  • The News: A User's Manual (2014)
  • The Course of Love (2016)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. TED Talks, Alain De Botton: Atheism 2.0
  2. "Alain de Botton: I would advise a friend to travel alone (metkere.com/en)". metkere.com. 5a de Aŭgusto 2008.