Irén Sütő
Irén Sütő | |
---|---|
![]() Irén Sütő | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1926 en Pestszenterzsébet |
Morto | 20-an de septembro 1991 (65-jara) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro • filmaktoro |
Irén Sütő [ŝutO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sütő Irén estis hungara aktoro, voĉoaktoro, deklamisto.
Irén Sütő[1][2] naskiĝis la 16-an de majo 1926 en Pestszenterzsébet, ŝi mortis la 20-an de septembro 1991 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Irén Sütő maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1955. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Várkonyi kaj Imre Apáthi. Ŝi komencis sian aktoran karieron en ĵus fondigta Teatro József Attila. Inter 1957-1962 ŝi estis membro de Gaja Teatro, poste ĝis sia morto de Teatro Thália (Budapeŝto). Ŝi ofte estis aŭdebla en deklamaj spektakloj, same en filmoj kaj en serio de Hungara Radio. Ŝi ricevis premiojn inter 1976-1984.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Mihály Csokonai Vitéz: Tempefői - Lilla
- István Örkény: Tóték - Gizi
- József Katona: Bánk bán - Gertrudis
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Surveturo (1955) – Bea Gerlóczy
- Csigalépcső (1957) - Márta
- Özvegy menyasszonyok (1964) - Éva
- Ki beszél itt szerelemről? (1979) - S-ino Csollány
- Die Taube auf dem Dach (1990) - eleganta damo
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Joan Crawford, María Félix, Giulietta Masina, Irene Papas[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Vacsora a Hotel Germániában (1958) - Hella
- Bözsi és a többiek (serio) (1969)
- Sztrogoff Mihály (serio) (1975) - Bohémienne
- Glória (serio) (1982) - S-ino Krizsa