Evaristo Baschenis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evaristo Baschenis
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1617 (1617-12-07)
en Bergamo
Morto 16-an de marto 1677 (1677-03-16) (59-jaraĝa)
en Bergamo
Lingvoj itala
Okupo
Okupo pentristo • portretisto
Verkoj Still Life of Musical Instruments
vdr
Evaristo Baschenis (maldekstre).

Evaristo BASCHENIS (7a de Decembro 1617 – 16a de Marto 1677) estis itala baroka pentristo de la 17-a jarcento, aktiva ĉefe ĉirkaŭ sia naskurbo Bergamo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en familio de artistoj. Li estas plej bone konata pro siaj aĵpentraĵoj, en kiuj oftas muzikinstrumentoj. Tio eble klarigas lian amikecon kun familio de elstaraj violonfabrikantoj el Cremona. Aĵpentraĵoj estis maloftaj kiel temo inter italaj pentristoj antaŭ la 17-a jarcento. Baschenis, kun la pli ekstravaganca pentristo de la 16a jarcento nome la milana Arcimboldo, reprezentas provincan produktadon per propraj tendencoj kiuj ŝajne alvokas al precizigo de malgrandaj formoj pli ol al grandiozaj temoj de religiaj aŭ mitologiaj okazaĵoj. Por Arcimboldo, la artefarado estas ĉio; por Baschenis, la aĵoj, ekzemple manfaritaj muzikinstrumentoj, havas celon kaj belon eĉ en sia silenta geometrio. Unu fonto por lia fotografiema stilo de aĵpentraĵoj povus esti la fruaj pentraĵoj de Caravaggio de persikoj, aŭ alternative, nederlandaj pentraĵoj. La plej fidinda imitanto de lia stilo ests pli juna samtempulo el Bergamo, nome Bartolomeo Bettera. Baschenis estis samtempulo de la bergama portretisto Carlo Ceresa, kaj ŝajne faris influon sur la artisto de Modeno nome Cristoforo Munari.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]