Christophe de Longueil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christophe de Longueil
Persona informo
Christophe de Longueil
Naskiĝo 30-an de novembro 1487 (1487-11-30)
en Meĥleno
Morto 11-an de septembro 1522 (1522-09-11) (34-jaraĝa)
en Padovo
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater College Duplessis • Universitato de Poitiers vd
Familio
Patro Antoine de Longueil vd
Profesio
Okupo juristo • humanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christophe de LONGUEIL (latine: Christophorus Longolius; naskiĝinta la 30-an de novembro 1487 en Meĥleno, mortinta la 11-an de septembro 1522 en Padovo) estis juristo kaj humanisto franca-flandra dum Renesanco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam kiel junulo li iris al Franclando kaj iĝis doktoro pri jursciencoj en 1511. Post kiam li plenumis kelkajn gravajn administrativajn deĵorojn en Parizo li iĝis instruisto de Francisko de Angoulême, la estonta reĝo Francisko la 1-a. Dum tiu ĉi periodo (ĉ. 1515) estis presita parolado pri la plivaloreco de la tradicioj de la franca popolo en komparo kun la antikvaj romianoj. Post lia veno Romon li amikiĝis kun Pietro Bembo kaj Jacopo Sadoleto.

En al jaro 1519 iniciativo de Bembo farigi Longueil-on civitano roma sukcesis[1] malgraŭ la kontraŭeco de Celso Mellini kaj aliaj humanistoj havantaj intimajn ligojn al la Roma kurio kiujn estis ofendinta ankaŭ la supre citata parolado pri la supereco de la francoj. Sekve estiĝis vera reputacidetrua kampanjo kontraŭ Longueil kiu finfine forlasis Romon kvazaŭ li estus krimulo.[2]. Li iris unue al Venecio poste al Padovo kie li mortis en aĝo de nur 34 jaroj.

Nova Cicerono el Flandrujo?[redakti | redakti fonton]

Ŝateganto de Cicerono Longueil tre propagandis la stilon ciceronan komence en Franclando, poste en Italujo. Li estis konvinkita ke tiu ĉi retorikisto kaj filozofo estis ne nur lingvopove sed ankaŭ enhave la krono de ĉiu latina/romia scio. Tian opinion havis ankaŭ papo Leono la 10-a kiu volis havi ĉe si kiel sekretarion - admiranton de Cicerono, t.e. Pietro Bembo. Bembo siaflanke helpis la flandron kiom ajn li kapablis.

La verkoj de Longueil kiuj konserviĝis - precipe lia letera interŝanĝo - tute ne estas simpla kaj enuiga kopiaro de ciceronaĵoj. Inverse ili atestas grandan elegantecon kaj vivecon maloftan miksitajn kun stupendaj stilaj serĉado kaj trovado.

Eldonitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Christophori Longolii civis Romani perduellionis rei defensiones duae Ed. Eredi di Aldo Manuzio e Andrea Torresano, 1518
  • Christophori Longolii civis Romani perduellionis rei defensio, Ed. Stephanum Guillereti de Lothoringia, 1519
  • Christophori Longolii Epistolarum libri IV, Bartolomaei item Riccii De imitatione libri tres. A Ioanne Michaele Bruto emendati, Ed. Eredi Seb. Gryphii, postmorte, 1563
  • Selectiores epistolae aliquot doctissimorum et eloquentissimorum virorum. In usum scholarum in III libros digestae, opera Simonis Verrepaei. His accessit. Brevissima de epistolis latine conscribendis isagoge, eodem auctore. Epistolarum auctores indicat versa pagina, Ed. Petrus Horst Verepaeus, postmorte, 1587

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The Rise and Fall of Goritz's Feasts"
  2. « [...] e il povero Longolio dovette fuggire da Roma come se fosse stato reo di criminecontro lo Stato o la religione» Citaĵo el: Autori vari, La letteratura italiana, vol. 6, Parte III (de Enrico Bonora) p. 241-242, speciala eldono por Il Corriere della Sera, R.C.S. Quotidiani S.p.A., Milano 2005; titolo originala: Natalino Sapegno ed Emilio Cecchi (diretta da) Storia della letteratura italiana, Garzanti Grandi opere, Milano 2001 e De Agostini Editore, Novara 2005

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Théophile Simar, Christophe de Longueil, humaniste 1488-1522, Louvain, Ed. Bureaux de Recueil, 1911, ASIN: B001BQ09XA
  • (diversaj aŭtoroj) La letteratura italiana, vol. 6, Parte III (interamente scritta da Enrico Bonora) pag. 241-245, Edizione speciale per il Corriere della Sera, R.C.S. Quotidiani S.p.A., Milano 2005; Titolo dell'opera originale: Natalino Sapegno ed Emilio Cecchi (diretta da) Storia della letteratura italiana, Garzanti Grandi opere, Milano 2001 e De Agostini Editore, Novara 2005