Edward Norton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward Norton
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1969 (1969-08-18) (54-jaraĝa)
en Bostono
Religio agnostikismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Wilde Lake High School • Universitato Yale • Ezra Stiles College • Yale College vd
Familio
Patro Edward Mower Norton Jr. vd
Patrino Lydia Robinson Rouse vd
Edz(in)o Shauna Robertson vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo filmaktoro • filmreĝisorofilmproduktoro • ĝenra aktoro • scenaristo • mediprotektulo • teatra aktoro • voĉaktoro • televida aktoro • aktoro • reĝisoro vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1993– vd
Verkado
Verkoj American History X ❦
Fight Club vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edward Harrison NORTON (18a de Aŭgusto, 1969) estas usona aktoro kaj filmisto. Li ricevis nombrajn premiojn kaj nomumojn, inklude de Premio Ora Globo kaj de tri nomumoj por Oskar-premioj.

Naskiĝinta en Bostono, Masaĉuseco, kaj edukita en Kolumbio, Marilando,[1] Norton enkondukiĝis al teatraj produktadoj je lokaj oportunoj estante infano. Post gradiĝi el Yale College en 1991, li laborkos por kelkaj monatoj en Japanio antaŭ translokiĝi al Novjorko por sekvi aktorkarieron. Li akris tujan rekonon kaj kritikan laŭdon pro sia debuto en Primal Fear (1996), kiu havigis al li Premion Ora Globo por la Plej Bonkvalita Helpaktoro kaj nomumon al Oskar-premio en sama kategorio por la Plej Bonkvalita Helpaktoro. Lia rolo kiel reformita novnaziisto en American History X (1998) havigis al li nomumon al Oskar-premio por la Plej Bonkvalita Aktoro. Li stelulis ankaŭ en la filmo Fight Club (1999), kiu havigis al li kultan sekvantaron.

Norton ekfilmistis en la 2000-aj jaroj. Li establis la produktoran kompanion Class 5 Films en 2003, kaj estis reĝisoro aŭ produktoro de la filmoj Keeping the Faith (2000), Down in the Valley (2005), kaj The Painted Veil (2006). Li plue ricevis kritikajn laŭdojn pro sia aktorado en filmoj kiel The Score (2001), 25th Hour (2002), The Illusionist (2006), Moonrise Kingdom (2012), kaj The Grand Budapest Hotel (2014). Liaj plej grandaj komercaj sukcesoj estis Red Dragon (2002), Kingdom of Heaven (2005), The Incredible Hulk (2008), kaj The Bourne Legacy (2012). Pro sia rolo en la nigra komedio Birdman (2014), Norton ekhavis alian nomumon al Oskar-premio por la Plej Bonkvalita Helpaktoro.

Spite kritikajn laŭdojn, Norton akiris notindecon pro sia malfacila kunlaboreblo, kiel incidentoj kiaj la refarado de finaj scenoj kaj reverkado de scenaroj kontraŭ la volo de aliaj produktoroj.[2][3] Li estas malparolema pri sia privata vivo kaj ne montris deziron esti konsiderata famulo. Krom aktorado kaj filmofarado, li estas primedia aktivulo kaj socia entreprenisto. Li partoprenas en Enterprise Community Partners, neprofitcela organizo kiu defendas atingeblan loĝkapablon, kaj servas kiel prezidanto de usona branĉo de la Maasai Wilderness Conservation Trust. Li estas ankaŭ Ambasadoro de bonvolo de Unuiĝintaj Nacioj por Biodiverseco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. IMDb
  2. Brown, Mick (7a de Aprilo, 2007). "Critical moment". The Daily Telegraph. Arkivita el la originalo la 4an de Marto, 2019. Alirita la 14an de Marto, 2019.
  3. Vincent, Sally (12a de Aprilo, 2003). "He who calls the shots". The Guardian. Arkivita el la originalo la 10an de Septembro, 2014.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]