Thomas Gray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Gray
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1716 (1716-12-26)
en Londono
Morto 30-an de julio 1771 (1771-07-30) (54-jaraĝa)
en Kembriĝo
Tombo Buckinghamshire vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Petrodomo • Eton College vd
Profesio
Okupo poeto • literaturkritikisto • verkisto vd
Aktiva dum 1742– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas GRAY (naskiĝinta la 26-an de decembro 1716 en Londono, mortinta la 30-an de julio 1771 en Kembriĝo) estis bonega brita lirikisto kaj historiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post edukiĝo en Eton li dediĉis sin en Kembriĝo je la studo de jursciencoj kaj de klasikaj lingvoj. Poste, en 1739 li akompanis sian amikon el junulaj tagoj, Horace Walpole dum vojaĝo tra Franclando kaj Italujo. Post ekkvereladoj kun li li revenis en 1741 Anglujon.

Gray priskribis sian vojaĝon en la elstara verko »Letters; journal of a tour in Italy«. Sekve li vivis kiel trankvila scienculo en Kambriĝo ĝis nomumiĝo je profesoro pri moderna historio en 1768 samurbe.

De liaj ofte interpretitaj poemoj (unua kolekto en 1768 en Londono) treege famas »Elegy written on a country churchyard« de 1751 kio ĝuis tradukon en multajn eŭropajn lingvojn (inklude de la greka kaj la hebrea); grandas ankaŭ la odo »The bard«, en kiu la en Kimrion invadanta reĝo Eduardo la 1-a malbeniĝis fare de bardo. Menciindas krome kelkaj Edda-poeziaĵoj per kiuj ekis la vivigo de malnovĝermana mitologio en Anglujo.

La plej kompleksa eldono de liaj verkoj faris Gosse en Londono 1882 kiu ankaŭ verkis interesan biografion pri li.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • The Poems of Thomas Gray, William Collins, Oliver Goldsmith, ed. R. Lonsdale (1969; repr. 1976)
  • T. Gray, The Complete Poems ..., ed. H. W. Starr, J. R. Hendrickson (1966; repr. 1972)
  • T. Gray, Correspondence of Thomas Gray, ed. P. Toynbee, L. Whibley (3 vols., 1935; rev. H. W. Starr 1971)
  • R. L. Mack, Thomas Gray A Life (2000)[1]
  • A. L. Sells, Thomas Gray His Life and Works (1980)
  • R. W. Ketton-Cremer, Thomas Gray (1955)
  • D. Cecil, Two Quiet Lives (1948) [on Dorothy Osborne; Thomas Gray]
  • D. Capetanakis, 'Thomas Gray and Horace Walpole', in Demetrios Capetanakis A Greek Poet in England (1947), pp. 117–124.
  • P. van Tieghem, La poesie de la nuit et des tombeaux en Europe au XVIII siecle (1922)
  • Haggerty, George E. Men in Love: Masculinity and Sexuality in the Eighteenth Century. Columbia University Press, 1993.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mack, Robert L.. (2000) Thomas Gray: A Life. Yale University Press. ISBN 978-0-300-08499-3.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 8. Leipzig 1907, p. 256-257 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]