Ernst Ortlepp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Ortlepp
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1800 (1800-08-01)
en Droyßig
Morto 14-an de junio 1864 (1864-06-14) (63-jaraĝa)
en Naumburg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Alia nomo Johannes Paulus Omikron • Johannes Paulus • Omikron • Zickzack • Paulus, Johannes vd
Okupo verkisto • poeto • tradukistoredaktoro vd
Laborkampo poeziotraduko • redaktado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernst ORTLEPP (Droyßig, 1-a de Aŭgusto 1800 - Pforta, 14-a de Junio 1864) estis germana poeto.

Ortlepp naskiĝis en Droyßig proksime de Zeitz, filo de luterana pastoro. Li ĉeestis al la lernejo en Pforta ĝis kiam li iĝis 19-jaraĝa kaj studis Teologion kaj Filozofion en Leipzig. Li lasis la universitaton en 1824 sen atingi gradon.

Schillerlieder, de Ernst Ortlepp, 1839.

Ernst revenis al Leipzig en la 1830-aj jaroj kaj famiĝis pro siaj politikaj poemoj. Kelkaj el ili estis dediĉitaj al Pollando kaj ties lukto por la sendependigo. En tiu epoko li ekkonis Richard Wagner (Orlepp ekkonis ankaŭ Johann Wolfgang von Goethe kelkajn malmultajn jarojn poste). Liaj kritikoj pri Fieschi alarmis la aŭtrian kancelieron Metternich, kiu uzis sian povon por eviti la publikigon de tiu poemo. Ortlepp estis deklarita persona non grata de Leipzig en 1836.

Li translokiĝis al Württemberg, kie li vivis ĝis 1837. En tiu periodo li vivtenis sin per traduko de la verkoj de aliaj poetoj kiel Lord Byron. Ortlepp klopodis krei nacian poemon, kian li nomis "Germania", dum la revolucio de 1848. Lia ekonomia situacio malboniĝis ĝis li estis elpelita de Württemberg en 1853, kaj revenis al sia naskoloko.

La ekzisto de Ortlepp iĝis pli nestabila post malsukcesa klopodo iĝi universitata profesoro en 1856. Li suferis kelkajn problemojn, probable okazigitajn pro alkoholismo, kaj estis enprizonigita dufoje en Zeitz. Li plue verkis poezion dum li publikigis en ĵurnalo de Naŭmburgo. Li ankaŭ verkis versojn por privataj klientoj.

Dum la lastaj jaroj de sia vivo, pasigis multan tempon en sia iama lernejo, en kiu kelkaj instruistoj kaj studentoj iĝis liaj amikoj. Inter ili estis Friedrich Nietzsche. Kelkaj biografoj opinias, ke Ortlepp estis la mentoro de Nietzsche kaj influis super li profunde.