Ilbono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilbono · Irbono
Ilbono
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco OG Ogliastra
Geografia situo 39° 54′ N, 9° 33′ O (mapo)39.99.55Koordinatoj: 39° 54′ N, 9° 33′ O (mapo)
Alto super marnivelo 400 m [+]
Areo 30,91 km²
Loĝantaro 1979 (2023)
Loĝdenso 64 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Arzana, Bari Sardo, Elini, Lanusei, Loceri kaj Tortolì
Patrono Johano la Baptisto
Festa tago 24-a de junio
Nomo de loĝantoj ilbonesi
Poŝtkodo 08040
Imposta kodo E283
Kodo laŭ ISTAT 091032
Telefona prefikso 0782
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr
prahistoria nurago en Ilbono, tipa por Sardio

Ilbono - jen itale, sarde Irbono - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. Ilbono estis parto de la en februaro 2016 malfondita provinco Ogliastra kaj de tiam apartenis al la provinco Nuoro, sed per nova administra reformo en 2021 la provinco Ogliastra reviviĝis kaj Ilbono ekde tiam denove apartenas al ĝi. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 979 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Johano la Baptisto, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Najbaraj komunumoj estas Arzana, Bari Sardo, Elini, Lanusei, Loceri kaj Tortolì.

Ĝia nomo eble devenas de la vorto "silvone", kiu signifis apro en la lingvo de la Nuragoj, gento, kiu tie vivis en la bronza epoko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Tradiciaj kostumoj