László Nyers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Nyers
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1934 (1934-04-14)
en Nemesdéd
Morto 22-an de januaro 2013 (2013-01-22) (78-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

László Nyers [lAslO njerŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyers László estis hungara luktisto, fervojisto, ferlaboristo, aktoro.

László Nyers[1][2] naskiĝis la 14-an de aprilo 1934 en Nemesdéd, li mortis la 22-an de januaro 2013.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Nyers akiris licenson pri lokomotivo en Nagykanizsa, dum li estis aktiva luktisto en la sama urbo inter 1952 kaj 1962. Li estis luktisto en Dunaújváros inter 1963-1971, samtempe li estis ferlaboristo en la urbo. Li apartenis al la hungara elektita teamo (1966-1968). Lia plej granda sukceso estis bronza medalo pri Eŭropo-ĉampionado en Skopjo en 1968, en la sama jaro li partoprenis en la Somera Olimpiko 1968. Li havis filmajn rolojn, unufoje eĉ ĉefrolon.

Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Tilos a szerelem (1965)
  • Tízezer nap (1967) – Mihály Csere (ĉefrolo)
  • Egyszeregy (1978) – la ĉarpentisto
  • Leonardo (mallonga filmo, 2006) - konsilisto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]