Georg Heinrich Lünemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Heinrich Lünemann
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1780 (1780-09-03)
en Göttingen
Morto 8-an de januaro 1830 (1830-01-08) (49-jaraĝa)
en Göttingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Göttingen
Okupo
Okupo instruisto • klasika filologo • klasikisto • botanikisto
vdr

Georg Heinrich LÜNEMANN (naskiĝinta la 3-an de septembro 1780 en Göttingen, mortinta la 8-an de januaro 1830 samloke) estis germana filologo klasika kaj leksikografo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lünemann frekventis la gimnazion en sia naskiĝurbo kie li ĝuis ankaŭ la lernigadon de Georg Friedrich Grotefend: Grotefend tiuloke ekde 1797 aktivis kiel asistanto. Sekvis studoj inter 1799 kaj 1802 ĉe la Universitato de Göttingen. Kiam iris Grotefend instruonte al la gimnazio je Frankfurto ĉe Majno lin posteulis Lünemann en septembro 1803 por la fakoj pri lingvoj latina kaj helena. Samtempe reorganizitis la lernejo sub la ekestrado de Johann Friedrich Adolph Kirsten. En 1806 Lünemann prezentis kaj sukcese defendis sian disertaĵon kaj en 1813 li sekvis la spurojn de Ernst Karl Friedrich Wunderlich en la ofico de vicrektoro.[1]

Lünemann gravis post la morto de Immanuel Johann Gerhard Scheller kiel prilaboranto de ties altvaloraj latinlingvaj vortaroj kaj publikigis diversajn eldonojn de latinlingvaj klasikaĵoj por lerneja uzo. Li ankaŭ anis ĉe la framasonisma loĝio Augusta zum goldenen Zirkel.

Lia pli juna frato Johann Heinrich Christian Lünemann same klasike filologis specialiĝante je la eldono de fakvortaroj pri la verkoj de Homero.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vortaroj[redakti | redakti fonton]

  • Lateinisch-deutsches und deutsch-lateinisches Handlexikon (novigo de scheller-aĵo ekde la 4-a eldono de 1806 fare de Lünemann; nova kalkulo ekde 1807/unua eldono; ekde la 7-a eldono 1831 kun prilaboriĝo fare de Karl Ernst Georges)
  • Kleines lateinisches Wörterbuch in etymologischer Ordnung (novigo de scheller-aĵo ekde la 4-a eldono de 1811 fare de Lünemann; prilaboris ekde la 6-a eldono de 1826 Heinrich Ludwig Julius Billerbeck; komplete novigis ekde la 7-a eldono de 1851 Karl Ernst Georges)
  • Deutsch-lateinisches Wörterbuch, nach den classischen Schriftstellern der Römer und den besten neuern Latinisten kritisch bearbeitet in 4 Bänden (Göttingen 1821; supoze aperis nur la unua volumo)

Fakverkoj filologiaj[redakti | redakti fonton]

  • Descriptio Caucasi gentiumque Caucasiarum ex Strabone comparatis scriptoribus recentioribus (Leipzig 1803)
  • Bibliotheca Romana classica probatissimos utriusque orationis scriptores latinos exhibens (Göttingen 1819)

Tekstaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • de Eliano: Varia Historia, kun vortareto helena-germana (Göttingen 1811)

Tekstaj eldonoj por praktika lerneja uzo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johannes Tütken: Privatdozenten im Schatten der Georgia Augusta. Universitätsverlag Göttingen, 2005, ISBN 9783938616147, p. 681.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Art. "Lünemann" ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 19 (1884), p. 638–639 (tie ĉi interrete)
  • Georg Christoph Hamberger: Das gelehrte Teutschland, oder, Lexikon der jetzt lebenden teutschen Schriftsteller. Meyersche Buchhandlung, fünfte Ausgabe. Bd. 14, 1810, p. 467-468
  • Georg Christoph Hamberger: Das gelehrte Teutschland. Meyersche Buchhandlung, Bd. 18, 1821, p. 594.
  • Friedrich August Schmidt: Neuer Nekrolog der Deutschen B.F. Voigt, 1832, 2. Teil, p. 915-916

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]