Pál Szilágyi (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Szilágyi
Pál Szilágyi
Pál Szilágyi
Persona informo
Naskiĝo la  9-an de septembro 1790(nun 1790-09-09)
en Hungario Budao (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 19-an de junio 1874
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Lilla Szilágyi BulyovszkynéBéla Szilágyi (aktoro)
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Pál Szilágyi [silAdji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szilágyi Pál estis hungara aktoro, operkantisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis szilágysomlói kaj horogszeghi, liaj gefiloj estis Lilla Szilágyi Bulyovszkyné kaj Béla Szilágyi (aktoro).

Pál Szilágyi[1] naskiĝis la 9-an de septembro 1790 en Budao (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, sed pluraj fontoj mencias aliajn datenojn), li mortis la 19-an de junio 1874 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Szilágyi frue interesiĝis pri aktorado kaj inter 1811-1813 li estis nepagita aktoro, poste 4 jarojn li estis soldato, eĉ li partoprenis en la kontraŭ-Napoleona milito. Post civiliĝo li estis aktoro en Székesfehérvár (1818-1821), poste li apartenis al teatra kompanio de Dávid Kilényi, pli poste li ludis en Kolozsvár (1823-1827), Hungara Teatro en Kassa (1828–1834) kaj Budao (1835–1837), fine li estis membro de Teatro Magyar dekomence. Li estis la unua pensiulo-aktoro en 1854. Kelkfoje li reĝisoris kaj tradukis operojn kaj dramojn, ankaŭ kontribuis en Hölgyfutár. Lia edzino naskis dufoje.

Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A buvár (tradukita teatraĵo, 1830)
  • Beszélyek és firkák (1854)
  • Egy agg színész életéből (1878)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]