Internacia Librofoiro de Jerusalemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Librofoiro de Jerusalemo
librofoiro
Komenco 1963 vd
Lando(j) Israelo vd
Situo Jerusalemo
Retejo Oficiala retejo
vdr
23-a Librofoiro ĉe Internacia Kunvenhalo (Jerusalemo), 2007
יריד הספרים ה-4 בבנייני האומה, 1969. מאוסף הספרייה הלאומית
La 4-a Librofoiro ĉe la Naciaj Kunvenhalo, 1969. El la Nacia Biblioteko-Kolekto

La Internacia Librofoiro en Jerusalemo estas librofoiro kiu okazas en Jerusalemo ekde 1963 dum vintro ĉiun duan jaron. La foiro estas loke produktita de la Jerusalema Municipo kaj inkluzivas kulturajn eventojn, simpoziojn, seminariojn kaj ceremoniojn. Kadre de la evento, la Jerusalema premio por literaturo estas aljuĝita.

Jerusalema Internacia Librofoiro estas el la plej grandaj foiroj de la mondo en la kampo de eldonado. En 2007, la foiro estis partoprenita de pli ol 1 200 eldonejoj el kvardek landoj. Ekde 1963 ĝis 2015 la foiro okazis en la Internacia Kongresa Centro ICC en Jerusalemo. Ekde 2015 ĝi estas disvastigita trans kelkaj kulturaj institucioj en la urbo kaj estas apogita fare de la Fondaĵo Jerusalemo.

La foiro kunigas la plej grandajn eldonistojn de la mondo kun lokaj eldonistoj en Israelo. La atenditaj partoprenantoj inkluzivas ĉirkaŭ 600 eldonistojn kaj aŭtorojn el pli ol 30 landoj, krom agentoj, venda personaro, kaj internaciaj homarajtaj reprezentantoj. La municipo de Jerusalemo, registaraj ministerioj kaj provizantoj de sponsorado, investis en la 23-a foiro en 2007 pli ol 1,5 milionoj da usonaj dolaroj, pliigo de 50% kompare kun la buĝeto de la antaŭa foiro. La takso de libroj kiuj estas ekspoziciita ĉe standoj estas je 100 000 en diversaj lingvoj, kaj la atendita nombro de vizitantoj ĉe la foiraj standoj estas je 100 000.

Kadre de la evento, la jerusalema premio por literaturo estas aljuĝita al verkisto, kies verkoj reflektas aŭ kuraĝigas la ideon de "individua libereco en socio". La foiro gastigas multajn literaturajn figurojn. La verkistoj partoprenas eventojn malfermitajn al publiko kaj renkontiĝas kun legantoj ĉe la literatura kafejo okazigita ĉiutage ĉe la foiro. Eniro al la foiro estas senpaga. Dum la okazaĵo oni vendas multajn librojn: ĉe kelkaj institucioj oni vendas dum tiu semajno pli da libroj ol dum la cetero de la jaro. Grava socia evento konsistas en la ĉeesto de famaj verkistoj kiuj dediĉas per aŭtografo aĉetitajn ekzemplerojn al ŝatantoj-sekvantoj; tiele la vico por atingi tion estas longega.

Esperanto-Ligo en Israelo partoprenas la librofoiron kaj havas sian propran budon, kie libroj en esperanto estas ekspoziciitaj, nome kaj prozo kaj poezio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]