Hipokrato el Ĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hipokrato el Ĥio
Persona informo
Naskiĝo 470 a.K.
en Ĥio
Morto
Lingvoj antikva greka
Okupo
Okupo matematikisto • astronomofilozofo
Verkoj luneto de Hipokrato
vdr

Hipokrato el Ĥio estis antikvgreka matematikisto, geometriisto kaj astronomo, vivis proksimume inter 470 kaj 410 a.K.

Li naskiĝis en la insulo Ĥio, antaŭ la marbordo de la nuntempa Turkio. Proksime estas la insulo Kos, kie naskiĝis Hipokrato el Kos (5-a ĝis 4-a jarcento a.K.), aŭtoro de la hipokrata ĵuro. Hipokrato el Ĥio estis origine komercisto. Post malfacilaĵoj — por ekzemplo, rabis al li kaj piratoj kaj koruptaj doganoficiroj —, iris al Ateno, eble por plendi. Li eble dediĉis sin al instruado por vivteni sin, kaj rezulte iĝis elstara matematikisto. Laŭ Aristotelo, kvankam li estis elstara geometriisto, li estis stulta kaj al li mankis komuna saĝo ĉe aliaj aspektoj.​[1]

Hipokrato el Ĥio estas konata pro sia kvadraturo de la luno, tio estas, la kvadraturo pere de rektilo kaj cirkelo, de luno de tre specifaj karakteroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu artikolon de la revuo Pour la Science, Les Génies de la science N°21 - novembre - februare 2004 [1][rompita ligilo]