Olga Ĥoĥlova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olga Ĥoĥlova
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1891 (1891-06-17)
en Niĵino,  Rusia Imperio
Morto 11-an de februaro 1955 (1955-02-11) (63-jaraĝa)
en Cannes,  Francio
Mortokialo kancero
Tombo Cannes (Grand Jas) Cemetery
Lingvoj rusafranca
Ŝtataneco Rusia ImperioFrancio
Familio
Edz(in)o Pablo Picasso
Infano Paulo Picasso
Parencoj Marina Picasso
Pablito Picasso
Okupo
Okupo baleta dancisto • koreografo • pentristo • modelo
vdr

Olga Stepanovna Ĥoĥlova (17a de junio 1891 – 11a de februaro 1955), aŭ pli mallonge Olga ĤOĤLOVA[1] kaj edziĝinta Olga Picasso, estis rusa dancistino de la kompanio Rusaj Baletoj kaj portempe edzino de la fama pentristo Pablo Picasso. Ŝi estis krome inspira muzo kaj modelo de kelkaj liaj pentraĵoj, inter kiuj elstaras oleoj surtolaj de 1917, nome "Portreto de Olga sur brakseĝo" kaj "Olga Ĥoĥlova kun mantilo".

Biografio[redakti | redakti fonton]

Olga Ĥoĥlova naskiĝis en familio aristokrata en la urbo Niĵino. Ŝia patro estis Stepan Vasilieviĉ Ĥoĥlov, oficiro de la ŝiparmeo de la Rusa Imperio, kaj ŝia patrino estis Lidia Zinĉenko (ukrania).

Olga en la studio de Picasso en 1918.

En 1911, estante 20-jaraĝa, estis elektita de Sergej Djagilev por formi parton de la fama dancokompanio Rusaj Baletoj. Kvankam ŝi ne estis unu el la ĉefaj dancistinoj de la kompanio, ŝi formis parton de la koregrafio kiu estis premierita en la ĉefaj eŭropaj urboj.

Dume, ekde 1914, la Rusa Imperio kaj parto de Eŭropo estis enirintaj en la kirlo de la Unua Mondmilito. Fine de la milito, la situacio estis ankoraŭ pli nestabila kaj ĥaosa, kaj la familio de Olga vidiĝis kaptita ankaŭ de la rusa revolucio. La artistino, antaŭ tia situacio kaj spite lasadon tie de sia familio, preferis resti en Eŭropo, kiel granda parto de la dancokompanio.

Estante 25-jaraĝa, ŝi konis Pablo Picasso en Romo, komence de 1917 dum la ludado de la baleto Parade. Picasso, kiu jam estis fama kiel plinovigisma artisto, zorgis por la realigo de dekoracioj kaj vestaro de la verko. Al Picasso plaĉis la bohemia vivo de Parizo de komenco de la 20-a jarcento. Li estis ekstravagancema, kun forta kaj revolucia karaktero.[2] Olga estis de riĉa familio kaj ekstravertita.[3]

Ili geedziĝis unue civile, kaj poste laŭ la ortodoksa ritaro en la Katedralo Aleksandro Nevskij de Parizo la 12-a de julio 1918. Olga adoptis la edzinan nomon Olga Ruiz Picasso. Ili establiĝis en la distrikto de Rue La Boétie de Parizo. La 4an de februaro 1921 naskiĝis la nura filo de Olga, nome Paulo Ruiz Picasso.

La familio Picasso dekstre, Olga, Paul kaj Pablo, kun dancistoj de la Rusaj Baletoj, ĉe aviadilo.

Post la geedziĝo, antaŭ la insistemo de sia edzo, ŝi haltigis sian dancokarieron kaj li flankenlasis la avangardisman tendencon de la kubismo por reveni al la tradicia portreto. La paro estis feliĉe geedziĝinta kaj partoprenis ofte en publikaj sociaj eventoj en Parizo en la 1920-aj jaroj. Al Pablo Picasso la aristokrata deveno de Olga tre bone konvenis por povi vendi siajn verkojn kaj enkondukiĝi en la alta pariza socio. Aliflanke, ŝia familio suferis la konsekvencojn de la milito kaj alvenis al ŝi leteroj kiuj rakontis pri malapero de ŝia patro, la morto de unu frato, la ekzilo de alia, kaj pri la malbona ekonomia situacio de ŝiaj patrino kaj fratino. Ŝia patro estis partoprenanta en la Blanka Armeo, kiu estis venkita dum la enlanda milito.[3]

Ekde 1927, la rilato ekmalboniĝis rapide. Picasso, estante 45-jaraĝa, estis havinta sekretan rilaton kun franca junulino 17-jaraĝa, nome Marie-Thérèse Walter. En 1935, Olga sciis, ke Pablo Picasso havos filon kun sia amantino. Tiam, ŝi forportis Paulo, rompis ĉian rilaton, kaj iris loĝi en suda Francio. Picasso petis separon, sed malakceptis disdoni sian havaĵon, kvankam temante pri geedzeco de kunhavataj havaĵoj laŭ la franca civila juro, Olga rajtas ricevi la duonon de la granda havaĵo de Picasso. La paro, kvankam separiĝis en 1935, neniam plenumis la demarŝojn por divorco.

Tombo de Olga Ĥoĥlova, kun sia edzina nomo, Olga Ruiz Picasso.

Olga vivis siajn lastajn jarojn sola, sen povi piediri post infarkto. En la 11-a de februaro 1955, ŝi mortis pro kancero en la franca urbo Cannes. Pablo Picasso ne venis al la funebro. Ŝi estis entombigita en la Tombejo Grand Jas.[2]

Portreto de Olga de baletverko. Foto de la Nacia Biblioteko de Francio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Literumita ankaŭ Olga Khokhlova.
  2. 2,0 2,1 Kutarenkova, Tatiana Olga Jojlova y la historia de desamor con Picasso Alirita la 2an de februaro 2019. 12a de Majo, 2017 en retejo es.rbth.com
  3. 3,0 3,1 La primera mujer de Picasso, la bailarina ucrania Olga, no era la 'castradora' que decía el pintor Alirita la 2an de februaro 2019, 20Minutos, 23a de marto 2017 en la retejo 20minutos.es - Últimas Noticias.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]