Marie-Thérèse Walter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie-Thérèse Walter
Persona informo
Naskonomo Marie-Thérèse Walter
Naskiĝo 13-an de julio 1909 (1909-07-13)
en Le Perreux-sur-Marne
Morto 19-an de oktobro 1977 (1977-10-19) (68-jaraĝa)
en Antibes
Mortokialo pendumo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Amkunulo Pablo Picasso
Infano Maya Widmaier-Picasso
Okupo
Okupo koreografo • pentristo • modelo
vdr

Marie-Thérèse Walter, (naskiĝis la  13-an de julio 1909(nun 1909-07-13) en Le Perreux-sur-Marne, mortis la 20-an de oktobro 1977 en Juan-les-Pins, estis la kunulino de Pablo Picasso inter 1927 kaj 1935 kaj patrino de ilia filino Maya Widmaier-Picasso.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pablo Picasso, edziĝinta ekde 1918 al Olga Ĥoĥlova, renkontis proksime de grandmagazeno Galeries Lafayette, la junan Marie-Thérèse Walter kies patrino estis ĉapelistino en la kvartalo. Tiu ĉi unua renkontiĝo oficiale okazis en 1931 sed fakte datiĝis de 1926, kiel multaj el la verkoj de la artisto el tiu jaro indikas, kiam ŝi estis ankoraŭ neplenaĝa[1]. Marie-Thérèse Walter fariĝis la modelo kaj muzo de Picasso dum dek jaroj, dum lia periodo de sinteza kubismo.

Ekde 1931, ili vivis kune en la kastelo de Boisgeloup proksime de Gisors en Normandio, kie la unuaj novklasikstilaj skulptaĵoj de Picasso estis faritaj, reprezentantaj la vizaĝon de Marie-Thérèse Walter.

La 5-an de septembro 1935 naskiĝis ilia filino María de la Concepción, konata kiel “Maya” Picasso[2].

En 1935 aŭ 1936, Picasso renkontis Dora Maar, kun kiu li komencis amaferon, restante dum kelkaj pliaj jaroj kun Marie-Thérèse Walter. Kelkaj pentraĵoj, kiel Gerniko (farita en 1937) aŭ la du pentraĵoj titolitaj Virino kuŝanta kun libro (faritaj la saman tagon, la 21-an de januaro 1939), reprezentas Marie-Thérèse Walter kaj Dora Maar en la sama maniero, kiel du facetoj de la sama virino[3].

Marie-Thérèse Walter faris memmortigon per pendumo en 1977, kvar jarojn post la morto de Picasso[4],[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Picasso et le portrait sous la direction de William Rubin, éditions Réunion des musées nationaux et Flammarion, Paris, 1996, (ISBN 2-7118-3489-1), paĝo 61.
  2. Edziĝinta al Pierre Widmaier, Maya havis tri infanojn, inkluzive de filo, Olivier, advokato, kiu verkis biografion de sia familio en 2002: O. Widmaier-Picasso. (2002) “Portraits de famille”, Picasso (france), p. 484. ISBN 2-84114-537-9..
  3. Antonina Vallentín. (1957) Pablo Picasso, p. 321..
  4. « Picasso : L'homme qui croquait ses femmes », L'Express, 9 julio 1998.
  5. « Marina Picasso, pauvre petite fille riche », Le Nouvel Observateur numero 1926, 4 oktobro 2001.