Dora Maar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dora Maar
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1907 (1907-11-22)
en Parizo
Morto 16-an de julio 1997 (1997-07-16) (89-jaraĝa)
en 4-a arondismento de Parizo
Tombo Clamart
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de BelartojAcadémie Julian
Memorigilo Dora Maar
Familio
Patro Josip Marković
Amkunulo Pablo Picasso
Okupo
Okupo fotistoartisto • pentristo • poeto • koreografo • skulptistomodeloverkistoilustristo
vdr

Dora Maar (france Dora Maar, naskiĝis la  22-an de novembro 1907(nun 1907-11-22) - mortis la 16-an de julio 1997) estis fotisto kaj pentristo, argentina kaj franca judo. Ankaŭ konata kiel la amanto kaj muzo de Pablo Picasso.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskita Henrietta Theodora Markowitz, la filino de la paro Jozef Markowitz, la juda arkitekto de Kroatio kiu desegnis multajn domojn en la argentina ĉefurbo, kaj Louise-Julie Wazan, francino de Cognac. Maar naskiĝis en la urbo Tours sed kreskis en Bonaero. En Parizo ŝi studis francan, hispanan kaj anglan lingvojn. En siaj fruaj jaroj kiel fotistino ŝi komencis uzi la nomon Dora Maar. Maar venis Parizon en 1926 kaj komencis studi pentradon en privata lernejo kaj poste ekfotis. En 1935 ŝi malfermis sian fotostudion.

la kafejo "Les Deux Magots" en 2006

En 1936 ŝi unue renkontis Picasso'n en Kafejo Les Deux Magots, en Parizo. Dum ilia renkontiĝo Maar estis propra artisto kaj produktis impresan kolekton de fotoj. Picasso estis sukcesa kaj fama 55-jaraĝa pentristo. La periodo de kunlaboro inter ili komenciĝis kiam li petis ŝin foti siajn bildojn. Ilia komuna laboro igis Maar dediĉi sin al pentrado. Dora, kiu estis dudek kvin jarojn pli juna ol Picasso, plenumis la postulon de Picasso, kiel li diris: "Kiam mi loĝas kun virino pli juna ol mi, tio helpas min resti juna."

Picasso pentris la portreton de Dora dekdufoje; unue li pentris ĝin realisme kaj poste, plurajn jarojn antaŭ ol ili disiĝis, distorditaj per nekunigita kun monstra vizaĝo.

La klarigo de Picasso pri la distordaj kaj doloraj esprimoj en la portretoj de Dora estis simpla: "Mi pentras ŝin tiamaniere de jaroj. Tiu virino estas torturita, sed ne pro sadismo, kaj ne ĉar mi ĝuas ĝin, sed pro obeo al bildigo, kiu trudis sin al mi".

Picasso lasis ŝin por ekrilati al Françoise Gilot.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]