We Are the World

El Vikipedio, la libera enciklopedio
We Are the World
vdr
We Are the World cover.jpg
Kovrilo de We Are the World
An album cover with "We Are the World" spelled out across the left and bottom in papier-mâché-style. To the top right of the cover is "USA for Africa" in blue text, under which names are listed against a white background
Albumkovraĵo kun "We Are the World" literumita el la maldekstro kaj malsupre en papermaché-stilo. Supre dekstre de la kovrilo estas "Usono por Afriko" en blua teksto, sub kiu nomoj estas listigitaj kontraŭ blanka fono

We Are the World (Ni estas la mondo) estas bonfarada kanto surbendigita de la superbando Usono por Afriko (USA for Africa), por la viktimoj de la malsatego en Etiopio, en 1985. La kanto estis verkita fare de Michael Jackson kaj Lionel Richie kaj produktita fare de Quincy Jones kaj Michael Omertian.

La kanto iĝis furoraĵo kaj estis komerca sukceso. Ĝi vendis pli ol 20 milionojn da ekzempleroj tutmonde [1] kaj estas la sepa plej vendita kanto de ĉiuj tempoj, same kiel la tria plej vendita kanto de ĉiuj tempoj en Usono.

La inspiro por la iniciato estis simila registraĵo de grupo formita de britaj kaj irlandaj artistoj, nomata Band Aid (Bandaĝo), kiu estis registrinta Do They Know It Christmas? (Ĉu ili scias, ke estas Kristnasko?) unu jaron antaŭe. La ĉefa iniciatinto estis Harry Belafonte.

Famaj kantistoj kiuj registris siajn voĉojn por la kanto estis Stevie Wonder, Bruce Springsteen, Paul Simon, Tina Turner, Cindy Laufer, Michael Jackson, Diana Ross, Bob Dylan, Ray Charles, Steve Perry, Daryl Hall kaj John Oates, Lionel Richie, Billy Joel kaj Kenny Rogers, James Ingram, kaj El Jarrow.

La kanto gajnis tri Grammy-Premiojn en la la kategorio Kanto de la Jaro (Verkistoj), Disko de la Jaro kaj Best Pop Performance por ne-grupa bando.

Paradoj kaj rangotabeloj[redakti | redakti fonton]

Ni Estas la Mondo: 25 Por Haitio[redakti | redakti fonton]

En 2010, pli ol 75 usonaj artistoj partoprenis refilmigon de kanto nomita "We Are The World 25 For Haiti". La registrigo de la kanto estis planita por la 28-a de januaro 2010 por marki la 25-an datrevenon de la registrigo de la origina kanto, sed post la tertremo en Haitio, la registraĵo de la kanto estis prokrastita kaj ĝi estis finfine registrita la 1-an de februaro, je la vespero de Grammy-Premio-ceremonio.

La kanto estis unuafoje prezentita ĉe la malferma ceremonio de la Vankuveraj Vintraj Olimpikoj kaj la enspezo el ĝi estis destinita por restarigo de Haitio post la tertremo. Inter la artistoj kiuj partoprenis en la angla versio estis Bono, Janet Jackson, Enrique Iglesias, la Jonas Brothers, Celine Dion, Miley Cyrus, Kanye West, Barbra Streisand, Pink, Justin Bieber, Akon, Fergie, William Adams kaj kelkaj aliaj.

La unua refrenkoruso de la nova versio inkluzivas eltiraĵon de la originala filmeto kantita de Michael Jackson, 25 jarojn pli frue.

En la sama tempo refilmigo de la hispanlingva kanto nomita "Somos El Mundo 25 Por Haiti" estis publikigita. La registrigo de la kanto okazis la 19-an de februaro 2010, kaj ĝia oficiala publikigo okazis la 1-an de marto tiun jaron. Simile al la anglalingva versio, la enspezo de ĝi estis destinita por malrapida rehabilitado post sismo kiu frapis la lokon tie.

Inter la artistoj kiuj partoprenis en la latina versio estis Shakira, Thalía, Juanes, Gloria Estefan, Daddy Yankee, Taboo, Pitbull, Nicki Jam, Paulina Rubio, Cheian, Luis Miguel, David Archolta, Luis Ponsi, Belinda Peregrine Setz Val, Jose Feliciano, Ricky Martin kaj kelkaj aliaj. La dirigentoj de la prezento estis Emilio kaj Gloria Estefan kaj Quincy Jones.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Ĉu ili scias, ke estas Kristnasko? ‎

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]