Luis Miguel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luis Miguel
Persona informo
Naskonomo Luis Miguel Gallego Basteri
Aliaj nomoj El Sol de México • Luismi • Micky
Naskiĝo 19-an de aprilo 1970 (1970-04-19) (54-jaraĝa)
en San-Juano
Lingvoj hispanaitala
Loĝloko Akapulko
Ŝtataneco Meksiko
Familio
Patro Luisito Rey
Patrino Marcela Basteri
Amkunulo Mariah Carey • Aracely Arámbula • Lucía Méndez • Daisy Fuentes
Okupo
Okupo kantistoaktoromuzikproduktisto • filmaktoro • diskografa artisto • televida aktoro
Verkoj Hasta siempre, Comandante
El aparecido
TTT
Retejo http://luismigueloficial.com
vdr

Luis Miguel Gallego Basteri (San Juan, 19-a de Aprilo 1970),[1]​ konata kiel Luis Miguel kaj kromnmita foje kiel «El Sol de México» (La Suno el Meksiko),[2]​ estas meksika kantisto kaj muzika produktoro[3][4][5] naskiĝinta en Puertoriko.[6]

Li estas konsiderata kiel unu de la artistoj plej grandaj kaj sukcesaj de Latinameriko pro sia ampleksa gamo de muzikaj stiloj, kiel funko, popo, baladoj, boleroj, tangoj, ĵazo, ĵazbandego kaj mariaĉo. Li estas rekonata ankaŭ kiel la latinamerika artisto plej vendita en la 1990-aj jaroj spite la fakton, ke li kantas nur hispane, kaj oni atribuis al li la popularigon de la ĝenro bolero en la ĝenerala merkato.[7]​ Li vendis pli ol 100 milionoj da diskoj en la tuta mondo.[8][9]

Li ekkarieris muzike en Meksiko en 1980 kantante en la nupto de la filino de la meksika prezidento José López Portillo. Li ricevis pli ol 120 premiojn persone, pro siaj kantoj kaj albumoj, kaj estas la plej juna kantisto kiu ricevis premion Grammy, estante nur 14-jaraĝa kaj ankaŭ la plej juna latinamerika artisto kiu ricevis stelon en la promenejo de Holivudo estante nur 26-jaraĝa.[10]​ En 1991, la RIAA rekonis la altajn vendojn de lia albumo de 1991 nome Romance, la tria muzikalbumo plej vendita en Meksiko, kaj unu el la hispanlingvaj albumoj plej venditaj el ĉiuj tempoj.[10]​ Li estis la unua latinamerika artisto kiu ricevis du platendiskojn en Usono pro individuaj kantoj kaj albumoj. En Oktobro 2011 li estis proklamita la plej bonkvalita latinamerika artisto de la lastaj 25 jaroj laŭ la revuo Billboard.[11][12][13][14][15]​ Lia albumo "Cómplices" (2008) atingis la 10an rangon en Billboard 200, kaj lia plej ĵusa albumo, nome "¡México por siempre!" (2017), havigis al li lian duan unuan rangon en la mondoregionaj albumoj de Billboard en Meksiko kaj atingis duoblan statuson de plateno.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noticias, Azteca. «Vida privada de Luis Miguel llega a los libros». Azteca Noticias. Arkivita el la originalo la 28an de Julio 2018. Konsultita la 26an de Aŭgusto 2021.
  2. Noticias, Peru21. «Luis Miguel: el "Sol de México" causa furor al aparecer en casino de Las Vegas». Peru21.pe. Konsultita la 26an de Aŭgusto 2021.
  3. Luis Miguel: la verdad de cómo consiguió la nacionalidad mexicana Konsultita la 26an de Aŭgusto 2021.
  4. «Luis Miguel». mondolatino.eu. Konsultita la 26an de Aŭgusto 2021.
  5. «LUIS MIGUEL. _ "Complices", el ídolo Latinoamericano sorprende nuevamente!». 12a de Majo 2008. Konsultita la 26an de Aŭgusto 2021.
  6. Tiempo, Casa Editorial El (31a de julio 1992). «LUIS MIGUEL ES PUERTORRIQUEÑO». El Tiempo. Konsultita la 26an de Aŭgusto 2021.
  7. HILBURN, ROBERT (20a de septembro 1997). «Luis Miguel's Crossroad». Los Angeles Times (en usonangla). ISSN 0458-3035. Konsultita la 28an de Julio 2018.
  8. Luis Miguel. El sol que nunca se apaga Konsultita la 26an de Aŭgusto 2021.
  9. Luis Miguel ofrecerá seis conciertos en España este verano Konsultita la 26an de Aŭgusto 2021.
  10. 10,0 10,1 «LUIS MIGUEL. _ "Complices", el ídolo Latinoamericano sorprende nuevamente!». 12a de Majo 2008. Konsultita la 26an de Aŭgusto 2021.
  11. Luis Miguel, proclamado el mejor artista latino Konsultita la 26an de Aŭgusto 2021.
  12. Luis Miguel es el mejor artista latino según Billboard Konsultita la 26an de Aŭgusto 2021.
  13. Los 25 cantantes latinos más exitosos en Billboard Konsultita la 26an de Aŭgusto 2021.
  14. «Los cantantes latinos de Billboard». Arkivita el la originalo la 13an de Novembro 2013. Konsultita la 26an de Aŭgusto 2021.
  15. «Luis Miguel es el artista latino más importante según la revista Billboard». Arkivita el la originalo la 13an de Novembro 2013. Konsultita la 26an de Aŭgusto 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]